Esperia

komunumo de Italio

Esperia estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la provinco Frozinono. Komence de 2023 en la komunumo vivis 3 549 loĝantoj sur areo de 108,57 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 33 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta abato Clino, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Esperia
Esperia
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Latio
Provinco FR Frozinono
Geografia situo 41° 23′ N, 13° 41′ O (mapo)41.38333333333313.683333333333Koordinatoj: 41° 23′ N, 13° 41′ O (mapo)
Alto super marnivelo 370 m
Areo 108 km²
Loĝantaro 3549 (2023)
Loĝdenso 33 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Ausonia, Campodimele (LT), Castelnuovo Parano, Formia (LT), Itri (LT), Pignataro Interamna, Pontecorvo, San Giorgio a Liri, Spigno Saturnia (LT)
Patrono sankta abato Clino
Festa tago 30-a de majo
Nomo de loĝantoj esperiani
Poŝtkodo 03045
Imposta kodo D440
Kodo laŭ ISTAT 060031
Telefona prefikso 0776
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Najbaras la komunumoj Campodimele, Castelnuovo Parano, Itri, San Giorgio a Liri, Spigno Saturnia, Ausonia, Pignataro Interamna, Pontecorvo kaj Formia.

Kuirartaj specialaĵoj redakti

En Esperia oni produktas la ruĝan vinon Cécubo, kiu jam estis menciita de Horacio. En aŭgusto la festo Sagra del vino okazas en la komunumoparto Monticelli.

La Marzolina di Esperia estas malnova speco de ŝafa fromaĝo kiu venas sur la merkaton en malsamaj gradoj de matureco.

Eksteraj ligiloj redakti