Laboratorio

(Alidirektita el Esplorejo)

Laboratorio (aŭ esplorejo) estas laborejo kie oni povas konduki sciencan aŭ teknikan esploradon eksperimentojn, mezuradon, k. s. laborojn, ne celante rekte produktadon, sed scion.

Michael Faraday, 19-a jarcenta fizikisto kaj kemiisto en sia laboratorio.

Laŭ Francisko Azorín laboratorio estas Laborejo por sciencaj esploroj kaj eksperimentoj.[1] Li indikas etimologion el la latina laboratorium, el laborare (labori).[2]

Laboratorioj troveblas en lernejoj kaj universitatoj, en industrio, en registarajmilitaj lokoj, kaj ankaŭ en marŝipoj kaj kosmoŝipoj. Laboratorioj donas laborspacon al sciencistoj kaj teknikistoj por esplor-laboro.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 124.
  2. Azorín, samloke.