Espo Despo estas internacia grupo kiu elfaras kantojn kun originalaj tekstoj skribitaj en Esperanto. La bando havas sian bazon en Kopenhago, Danio. Nunaj membroj (ek de 2018) estas de bosnia, franca kaj usona origino. La grupo havas sian bazon en Kopenhago, Danio.

EspoDespo
Deveno  Danio
Ĝenroj Mondmuziko
Rokmuziko
Aktivaj jaroj 2005 - nuntempo
- ...
Eldoninto Vinilkosmo
Retejo esperantodesperado.dk
vdr

Historio redakti

Espo Despo, ofte skribita kiel EspoDespo aŭ Espo-Despo estas fondita fine de la jaro 2005. En la unua membraro sur tamburoj ludis Lorenco Laurent Fricault, sur klavaro Karlito Karl Maybach kaj sur gitaro Amir Hadziahmetovic - AmoDeL'Iro, kiu ankaŭ ĉefkantis. En la komenco, la bando plejparte ludis kantojn de tiutempe ĵus dissolvita grupo Esperanto Desperado, sed la bando rapide reformiĝis kaj trovis sian propran stilon kreante novajn kantojn. La novfondita bando tuj komencis registradi novajn kantojn. La unua koncerto de la nova grupo okazis en junio 2006 en Kopenhago, kaj ek de tiam la bando koncertis regule en Danio por esperantistoj kaj ne-esperantistoj, sed ankaŭ dum pluraj esperantaj aranĝoj en Eŭropo. La bando ludis interalie en Danio, Germanio, Pollando, Italio, Bosnio kaj Hercegovino, Francio ktp.

Ĉe la fino de la jaro 2006 al Espo-Despo aliĝis basisto Andĵej Andrzej Krejniuk, kies stilo fundamente ŝanĝis la sonon de la bando. Tial la kantoj devis esti reregistritaj dum 2007 kaj 2008 kaj la nova albumo, Esperante finfine aperis kiel sendependa eldono en 2009.

Dum la jaroj 2009-2010, Espo-Despo koncertis pli multe, kaj plej ofte kiel triopo. En tiu periodo la bandon forlasis tiama tamburisto Lorenco, kaj lin anstataŭis usona perkutilisto Thomas Petruso. Fine de 2010, Tomaso devis translokiĝi al Usono, kaj la bando trovis novan trumiston: Glenn Hartmann Thomsen. Talenta dana trumisto Glenn koncertis kun la bando ek de fino de 2010 ĝis la mezo de 2013. De la komenco de 2012 kun la bando ofte gastludas gitaristo Dino Dino Pehilj, kiu nuntempe estas preskaŭ plena membro de la orkestro. Ek de la komenco de 2014. al la bando aliĝas talenta tamburistino Birte Knutzen. En 2015, la grupo revenis al la studo por registri kantojn por nova albumo, Bosniumas, kiu la bando eldonis kunlabore kun eldonejo Vinilkosmo en majo 2016. En 2018 Frederic Osuch anstataŭis Birte Knutzen sur tamburoj.

Anaro redakti

La membroj estas Amir Hadžiahmetović - AmoDeL'Iro, kiu estas la ĉefa kantverkisto, gitaristo kaj kantisto. Karl Maybach, multi-instrumentisto, kiu ĉefe ludas bason kaj aldonas kromvoĉojn. Li kelkfoje ankaŭ kontribuas sur trombono, klavaroj, chapman stick aŭ diĝeriduo. Karl havas la plej grandan influon al grafika prezento, muzikaj aranĝoj kaj al la sono de la muziko. Birte Jona Røskvar Knutzen sur drumoj estas kapabla preni eksciitajn kaj defiajn ritmojn al pli alta nivelo, uzante grandegan dozon de pasio, dinamiko kaj kreemo miksita kun tuŝo de ŝia ĵazeca, monda-muziko stilo. La plej nova drumisto Frederic Osuch havas suptilan stilon, bonan orelon kaj longan sperton kun drum-registrado.

Nunaj membroj:

Eksaj membroj de Espo-Despo:

Multfoje gasto, preskau membro:

Diskaro redakti

Vidu ankaŭ redakti