Espoo

komunumo en Finnlando

Espoo svede Esbo, estas urbo en suda Finnlando en la provinco Uusimaa, en la eksa gubernio Suda Finnlando. Espoo situas okcidente de Helsinki kaj estas parto de la metropola regiono de Helsinki. Espoo estas la dua plej granda urbo en Finnlando kaj havas 234 000 loĝantojn. La areo de Espoo estas 312 km².

Espoo - Esbo

Blazono de Espoo

Espoo sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
urbokomunumo • urbego • geografia objekto
www.espoo.fi
Gubernio Suda Finnlando
Provinco Uusimaa
Fondita 1963
Areo 312 km²
Loĝantaro 234,000
Finnlingvaj 85,6%
Svedlingvaj 8,8%
Administrado
Poŝtkodo 02100–02980
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 314 821  (2024) [+]
Loĝdenso 1 008 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 12′ N, 24° 39′ O (mapo)60.20555555555624.655555555556 [+]
Alto 27 m [+]
Areo 312,35 km² (31 235 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Espoo (Uusimaa)
Espoo (Uusimaa)
DEC
Espoo
Espoo
Situo de Espoo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Espoo [+]
vdr

Origine Espoo estis svedlingva kampara regiono, sed pro la situo apud Helsinki ĝi komencis fariĝi urbo. Espoo komencis rapide kreski post ĝia urbiĝo en 1963. La finnlingvanoj fariĝis plimulto en la 1940-aj jaroj kaj en la 1950-aj jaroj la kvanto de svedlingvaj loĝantoj malkreskis de 43,1 % (en 1950) al 23,5 % (en 1960). En la jaro 2005, 194 656 loĝantoj (85,6 %) parolis la finnan kaj 20 067 (8,8 %) la svedan kiel gepatran lingvon.

Lagoj en Espoo estas ekzemple Bodominjärvi kaj Nuuksion Pitkäjärvi.

Evoluo de la loĝantaro redakti

 
Nuboskrapulo en Kivenlahti, Espoo.
Jaro | Loĝantoj

1.1.1901  |      5 888
1.1.1910  |      7 891
1.1.1920  |      8 817
1.1.1930  |    11 370
1.1.1940  |    13 378
1.1.1950  |    22 874
1.1.1960  |    53 042
1.1.1970  |    92 655
1.1.1980  |  133 835
1.1.1985  |  153 019
1.1.1990  |  169 833
1.1.1995  |  186 507
1.1.2000  |  209 667
1.1.2005  |  227 472
1.1.2006  |  231 704
30.9.2006  |  234 185

Esperanto en Espoo redakti

D-ro Vilho Setälä, membro de la Akademio de Esperanto, loĝis longe en Espoo en la urboparto Iirislahti. Nuntempe la strato, ĉe kiu troviĝis lia domo, estas nomita Esperantotie. Ĝi estas la sola Esperanto-rilata stratnomo en Finnlando.

Ĝemelurboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti