Estepa de San Juan

municipo en Hispanio

Estepa de San Juan [esTEpa desanĤŬAN] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco, kaj en la subkomarko Almarza. La loknomo Estepa de San Juan estas etimologie komprenebla kiel Stepo de Sankta Johano.

Estepa de San Juan
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42180
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 2° 20′ U (mapo)41.926388888889-2.3336111111111Koordinatoj: 41° 56′ N, 2° 20′ U (mapo) [+]
Alto 1 254 m [+]
Areo 10,45 km² (1 045 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Estepa de San Juan (Provinco Sorio)
Estepa de San Juan (Provinco Sorio)
DEC
Estepa de San Juan
Estepa de San Juan
Situo de Estepa de San Juan
Estepa de San Juan (Hispanio)
Estepa de San Juan (Hispanio)
DEC
Estepa de San Juan
Estepa de San Juan
Situo de Estepa de San Juan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Estepa de San Juan [+]
vdr

Geografio redakti

 
Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
 
Loko de Estepa de San Juan en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 10,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 9 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 110 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 26 km de Sorio, provinca ĉefurbo. En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Oncala-Valtajeros okupanta 729 hektarojn, nome 70% de la teritorio.​

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Stefano.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti