Esterhazy estas urbeto en Kanado, en sudorienta parto de provinco Saskaĉevano kun ĉ. 2200 loĝantoj. Ĝi situas en la valo de rivero Qu'Appelle, 212k oriente de urbo Reĝino. Ĝia nomo venas de grafo Paul Otto d'Esterházy (1830–1912); tiu hungara aristokrato instigis la setladon en la regiono. Esterhazy estas la foira urbo de la ĉirkaŭa bredada kaj plantokultiva provinco (precipe tritikon). Ĝi havas ankaŭ muelejojn kaj laktoindustrion. Ekde 1962 ĝi estas konata pri la kalisalaj minejoj; la minejoj malfermitaj norde kaj oriente de la urbo apartenas al la plej grandaj sur la kontinento. Oni administre listigis ĝin kiel vilaĝo en 1903, poste en 1952 kiel urbeton.