Estiel estas neologisma vorto kreita per kombino de esti kaj kiel. En oficiala Esperanto oni anstataŭe diras kiel. Ĉi tiu vorto pro sia diverssignifeco povas estigi dusencecon, ekz-e:

"Mi kiel judo ne manĝas porkan viandon."

La konstruaĵo "mi kiel judo" povas signifi:

1e: "mi samkiel judo" - mi ne estas judo, sed mi agas, kiel judo agas.

2e: "mi, estante judo" - mi estas judo kaj agas laŭ juda regularo.

En la dua kazo oni povas ankaŭ diri: "mi estiel judo".

Tiu vorto tamen ne estas vaste uzata, kaj tial ankaŭ ne vaste. Tial por esti komprenata, pli taŭgas simple uzi "kiel", aŭ en kazoj de vera miskombrenebleco uzi "estante".

Aldona problemo pri la vorto estas, ke ĝi pro ĝia signifo ne estas klarigebla kiel kunmetaĵo el "est" kaj "iel", do devas esti konsiderata aparta radiko, kiu estas tute neoficiala.