Estonaj eŭro-moneroj

Al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II Estonio aliĝis la 27-an de junio 2004, kaj la transiro de la estona krono al la komuna eŭropa monunuo okazis la 1-an de januaro 2011.

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Estonio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La estonajn eŭro-monerojn produktigas la nacia Banko de Estonio.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bildoj de la naciaj flankoj de la estonaj eŭro-moneroj

Eŭro-moneroj
Eŭrozono
  Aŭstrio
  Belgio
  Estonio
  Finnlando
  Francio
  Germanio
  Grekio
  Hispanio
  Irlando
  Italio
  Kipro
  Kroatio
  Latvio (ekde januaro 2014)
  Litovio (ekde januaro 2015)
  Luksemburgo
  Malto
  Nederlando
  Portugalio
  Slovakio
  Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
  Andoro (moneroj ekde 2014)
  Monako
  San-Marino
  Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
  Bulgario
  Ĉeĥio
  Hungario
  Pollando
  Rumanio

La estonaj civitanoj dum la resendependiĝo de sia ŝtato dum 1991 donis altan simbolan signifon al la fakto denove havi sendependan nacian valuton, la estonan kronon, kaj integran nacian limon. Samtempe post la jaroj de okupiĝo fare de Sovetunio kaj deviga orientiĝo precipe al la orientaj kaj sudorientaj najbaraj ŝtatoj, la civitanoj tre orientiĝis al la malaj direktoj, al la Eŭropa Unio okcidente kaj aparte al la najbaraj ŝtatoj en Skandinavio nordokcidente. La estonaj eŭro-moneroj sekve samtempe esprimas la nacian integrecon de Estonio, per bildigo de silueto de la estona ŝtato plus la ŝtata nomo Eesti en la estona lingvo, kaj la eŭropecon de la lando, per la transpreno de la 12 eŭropaj steloj.

Ĉiuj estonaj eŭro-moneroj portas la saman desegnaĵon: bildon de la silueto de la ŝtato Estonio. La aŭtoro de la estonaj eŭro-moneroj estas de la grafikisto Lembit Lõhmus, kiu klarigis, ke liaopinie estas nur malmultaj landoj de Eŭropo, kiuj havas tiom facile memorigeblan ŝtatan silueton. La estonaj civitanoj inter la 4-a kaj la 11-a de decembro 2004 havis la demokratian eblecon mem elekti inter dek proponitaj motivoj por la estonaj eŭro-motivoj, kaj decidiĝis por tiu ĉi.

Naciaj flankoj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
 
 
 
silueto de la ŝtato Estonio
0,10 € 0,20 € 0,50 €
 
 
 
silueto de la ŝtato Estonio
1,00 € 2,00 € 2 € ĉirkaŭo
 
 
 
silueto de la ŝtato Estonio
 

La estonaj eŭro-moneroj cetere produktiĝas en Finnlando.

Vidu ankaŭ la paĝojn pri

Eksteraj ligiloj