Estonia Centra Partio

La Estonia Centra Partio (estone Eesti Keskerakond) estas maldekstre centrisma [1], social-liberalisma politika partio en Estonio. Keskerakond estas membro de la Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio. Ĝi havas pli ol 12 000 individuajn membrojn kaj sekve laŭ membronombro estas la plej granda politika partio de Estonio.

Estonia Centra Partio
Eesti Keskerakond
Emblemo de Estonia Centra Partio
partio
Lando  Estonio
Estro Edgar Savisaar
Fondiĝo 12-a de oktobro 1991
Ĉefa sidejo Toom-Rüütli 3/5
EE-10130 Talino
Ideologio Centrismo
Sociala liberalismo
Internacia aliĝo en Eŭropa Unio: Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio, frakcio ene de la Eŭropa Parlamento: Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo
Retejo www.keskerakond.ee
vdr

La partio estis fondita la 12-an de oktobro 1991, baze de la civitana movado Popola Fronto de Estonio post kiam pluraj politikaj partioj apartiĝis de ĝi. Tiutempe la partio nomiĝis Rahvakeskerakond (Popola Centra Partio), por diferencigi ĝin de la pli malgranda partio Maa-Keskerakond (Kampara Centra Partio). La partiestro estas Edgar Savisaar. Vicpartiestroj estas Kadri Simson kaj Enn Eesmaa.

La partio asertas ke ĝia precipa celo estas formigi kaj sekurigi fortan mezan socian tavolon en Estonio. Sekve ĝi mem deklaras sin esti "mezklasula liberala partio". La partia politiko aparte subtenas malgrandajn entreprenojn. La partio ne nur altiras estonojn, sed ankaŭ estas la senkonkurence plej populara politika partio inter rusoj en Estonio.

Historio redakti

En la parlamenta baloto de marto 1995, la partio atingis la trian lokon kun 14.2 procentaĵoj de voĉoj kaj 16 parlamentanaj seĝoj. Ĝi eniris la registaran koalicion, Edgar Savisaar iĝis ministro pri internaj aferoj, kaj 4 aliaj partianoj ricevis ministrajn postenojn (sociaj aferoj, ekonomio, eduko kaj transporto plus komunikado). Post publika skandalo, en kiu temis pri sekretaj voĉregistradoj de interparoloj kun aliaj politikistoj, en kiun estis enplektita Edgar Savisaar, la partio estis devigita transiri al la opozicio. La partianoj aparte seniluziigitaj fare de la konduto de la partiestro, fondis novan partion. Edgar Savisaar iĝis la gvidanto de la urba konsilio de la nacia ĉefurbo Talino.

En 1996, la partia kandidato Siiri Oviir konkurencis por la posteno de la prezidanto de Estonio.

En la parlamenta baloto de marto 1999, la partio Keskerakond gajnis 23.4 procentaĵojn de voĉoj kaj 28 parlamentanaj seĝoj en la nacia parlamento Riigikogu. Partiaj membroj aktivis en intertempe 26 organizaj branĉoj - ok el ili en la ĉefurbo Talino kaj pliaj 18 en la aliaj urboj kaj distriktoj de Estonio.

En januaro 2002, Keskerakond kaj la Reforma Partio formis novan registaran koalicion en kiu la Centra Partio ricevis 8 ministrajn postenojn (ministro de defendo, eduko, sociaj aferoj, financoj, ekonomio plus komunikado, internaj aferoj, agrikulturo kaj ministro de integrigo kaj naciaj malplimultoj). La registara koalicio restis ĝis nova baloto en 2003, en kiu la partio gajnis 28 parlamentanajn seĝojn. Kvankam la Centra Partio gajnis la plej grandan procentaĵon de voĉoj, ĝi estis en opozicio ĝis marto 2005 kiam la registaro de Juhan Parts kolapsis.

La Centra Partio iĝis la membro de la Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio (ELDR) en ties londona kongreso de julio 2003 - la estonia partio ĝis la jaro 2010 cetere neniam petis aliĝon al la Liberala Internacio. En la sama jaro 2003, la plimulto de la partia asembleo ne subtenis la aliĝon de Estonio al la Eŭropa Unio (EU). Edgar Savisaar mem ne klare esprimis sian opinion.

Pluraj parlamentanoj forlasis la partion en aŭtuno 2004, plejparte lige al malkontento pri percepto ke la gvidostilo de Edgar Savisaar estus tro aŭtoritata, kaj pro la kontraŭeŭropa sinteno de la partio. Iuj el ili aliĝis al la Sociademokratia Partio de Estonio, aliaj al la Reforma Partio kaj tria grupo al la Popola Partio. Unu el tiuj parlamentanoj pli poste realiĝis al la partio Keskerakond.

Edgar Savisaar estis la urbestro de de la nacia ĉefurbo Talino de 2001 ĝis aŭtuno 2004. En 2004 la partio Keskerakond post eŭropa baloto rajtis sendi unu membron al la Eŭropa ParlamentoSiiri Oviir. La Centra Partio atingis 17,5 procentaĵojn de la voĉoj on tiu baloto.

Keskerakond partoprenis en registaro kun la Estonia Reforma Partio (Eesti Reformierakond) kaj la Popola Unio de Estonio (Eestimaa Rahvaliit) de aprilo 2005 ĝis la momento kiam formiĝis nova registaro post la baloto de marto 2007. La partio havis 5 ministrajn postenojn (Edgar Savisaar kiel ministro pri ekonomio, kaj krome la postenoj de ministro pri sociaj aferoj, eduko, kulturo kaj internaj aferoj).

Loka baloto de oktobro 2005 estis granda sukceso por la Centra Partio. Interalie, Keskerakond atingis 32 seĝojn el 63 en la urba konsilio de Talino, havante nun absolutan plimulton en la ĉefurba konsilio. Unu el la faktoroj por tiu sukceso probable estis la granda populareco de la partio inter ruslingvaj balotantoj.

En la estonia parlamenta baloto de 2006, la partio ricevis 26.1 procentaĵojn de la voĉoj, kaj gajnis 29 parlamentanajn seĝojn, plibonigo de unu seĝo kompare al la baloto de 2003. La partio nun estis la dua plej forta parlamenta partio, kaj la gvida opozicia partio.

En la Eŭropaj balotoj de 2009, la Centra Partio gainis plej multajn voĉojn kaj akiris 2 el sume 6 estoniaj parlamentanaj seĝoj, kiujn prenis Siiri Oviir kaj Vilja Savisaar.

En loka baloto de 2009, la partio plifortigis la absolutan plimulton en la urba konsilio de Talino. Malgraŭ tiu absoluta plimulto la partio formis koalicion kun la socialdemokratoj en la ĉefurba konsilio.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti