Estraro

elektita organo de ia organizaĵo kun plenumaj taskoj

La estraro - angle board of directors, executive board aŭ simple board, france bureau, germane Vorstand, hispane juntadirectiva, nederlande raad van bestuur - en organizaĵoj, institucioj kaj entreprenoj (do en juraj personaĵoj) estas tiu organo, kiu reprezentas la organizaĵon, institucion aŭ entreprenon al la ekstero. Ofte la estraro ankaŭ estas la fakte gvida instanco de la organizaĵo, institucio (ekzemple fondaĵo) aŭ entrepreno (ekzemple akcia kompanio)- kvazaŭ la ekzekutivo de ĝi. En kompanio kun limigita respondeco la gvida instanco foje alternative nomatas "ĝenerala gvidantaro" aŭ "ĝenerala sekretariaro". La jura personaĵo povas havi tre malsamajn regulojn, fiksitajn en statuto aŭ en ĝenerala regularo, kiel elekti estraranojn, por kiom longa oficdaŭro, ĉu pagi al ili salajrojn aŭ ne ktp. Kutime estraro konsistas el prezidanto kaj pluraj estraranoj, ĉu kun apartaj titoloj kaj taskoj (ekzemple ĝenerala sekretario, kasisto, estrarano pri tiu aŭ jena temaro) aŭ sen.

Vidu ankaŭ redakti