Estremoz estas portugala urbo en la distrikto Évora, regiono Alentejo kaj subregiono Centra Alentejo, kun ĉ. 9 000 loĝantoj. Ĝi estas sidejo de municipo kun 513,82 km² kaj 15 673 loĝantoj (2001), subdividita en 13 fregezioj.

Estremoz
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14 318  (2011) [+]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 51′ N, 7° 35′ U (mapo)38.8422-7.5880833333333Koordinatoj: 38° 51′ N, 7° 35′ U (mapo) [+]
Alto 425 m [+]
Areo 513,8 km² (51 380 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Estremoz (Portugalio)
Estremoz (Portugalio)
DEC
Estremoz
Estremoz
Situo de Estremoz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Estremoz [+]
vdr
Estremoz

La urbo estas survoje de Madrido (tra Badajoz kaj Elvas) al Lisbono. Sufiĉe proksime de la hispana landlimo bezonis de antikve defendan kastelon kun tre alta kaj granda turo videblas de malproksime, kie nuntempe funkcias pousada (ŝtata hotelo kaj restoracio). Ĉe centra granda placo estas muzeoj, preĝejoj, kafejoj kaj funkcianta surstrata merkato.

Esperanto-movado redakti

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

En Estremoz sidejas la esperanta gazeto La Karavelo pri portugala kaj universala literaturoj kaj kulturoj. Estas gravaj rilatoj inter la gazeto kaj eldonejo kun la urba konsilantaro.