Eszter Csákányi
Eszter CSÁKÁNYI [ester ĉAkAnji], hungare Csákányi Eszter, Esperante Ester Csákányi estas hungara aktorino. Ŝia patro estis elstara aktoro László Csákányi.
Eszter Csákányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de junio 1953 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | László Csákányi |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Eszter Csákányi naskiĝis la 10-an de junio 1953 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Eszter Csákányi devenis el juda familio. Kiel infanino, ŝi komencis sian aktoran karieron en 1963. Baldaŭe ŝi frekventis aktoran lernejon de Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1973 ŝi aliĝis al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), inter 1992–2002 al Teatro Katona József. Ŝi neniam edziniĝis. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2006, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto) redakti
- 25 kinejaj filmoj inter 1974-2008
- 15 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) ekde 1980, ekzemple Kisváros (Urbeto), 2000
- diversaj teatraj roloj, ekzemple Imre Kálmán: A csárdáskirálynő (Reĝino de la ĉardaŝo) - Stázi; Ede Szigligeti: Liliomfi - Kamilla