Et' (armena litero)

litero de la armena alfabeto

Et', ըթ en la arena ([ətʰ]), estas la 8-a litero de la armena alfabeto. Ĝi estas unu el la tri "e" de la armena lingvo kaj ĝia sono iom similas al la franca e. Laŭ la normo ISO 9985 ĝi estas uzata por reprezentado de la sono [ə]. Multaj armenoj transkribas ĝin plurmaniere sen fiksita normo. Tamen la plej uzataj por ĝi estas @, ê, ë, è aŭ é inter aliaj. Post la ortografia reformo de la armena lingvo en 1923 en Armenio, la litero malaperis kiam ĝi aperas ene de vorto kaj pro tio oni prononcas ĝin sed ne skribas. Ekz. թռչուն (t'ŕĉun - birdo) oni prononcas - têŕĉun). En la aliaj kazoj ĝi daŭre restas kiel antaŭe. La armena diasporo ne akceptis la reformon kaj ĝi konservas la literon kiel tradicie.

Unikodo redakti

  • Majuskla Ը : U+0538
  • Minuskla ը : U+0568