Etagnières

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Etagnières (stacidomo).

Etagnières estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 044 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Etagnières
Blazono de Etagnières
Blazono de Etagnières
Blazono de Etagnières
Vilaĝocentro de Etagnières
Vilaĝocentro de Etagnières
Vilaĝocentro de Etagnières
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 536657 / 161306 (mapo)46.66.6119444444444Koordinatoj: 46° 36′ N, 6° 37′ O; CH1903: 536657 / 161306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1044
Areo 3,79 km²
Alteco 628 m super marnivelo
Poŝtkodo 1037
Komunumkodo 5521
Mapo de Etagnières
Mapo de Etagnières
Situa mapo de Etagnières
vdr

Geografio redakti

La komunumo Etagnières situas en sudo de la regiono Centro de Vaŭdo, kvin kilometrojn sudsudokcidente de la distriktĉefurbo Echallens kaj saman distancon nordnordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Etagnières kaj la setlejoj La Combe kaj Les Ripes, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,79 km², de kiuj 13,7% estas kovritaj de arbaro, 74,7% servas por agrikulturo kaj 10,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Etagnières limas en nordo al Bioley-Orjulaz, en nordoriento al Assens, en oriento al Morrens, en sudo al Cheseaux-sur-Lausanne, kaj en okcidento al Boussens.

Trafiko redakti

Tra Etagnières pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Neŭŝatelo al Laŭzano. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 4 kilometrojn sudsudoriente de la komunumo apud Laŭzano. Pere de la mallarĝspura trama fervojo de Laŭzano tra Echallens al Bercher la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Etagnières datiĝas el la jaro 1202 kiel Etanneres. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj restaĵo de forĝejo el la gaŭlaromia epoko. Dum mezepoko Etagnieres estis feŭdo de la Senjorujo Echallens, kiu estis havaĵo de la Grafoj de Montbéliard. En la jaro 1403 la feŭdo estis koncedita al Jean de Compey. De 1475 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Etagnières apartenis al la komunuma berna kaj friburga Senjorujo Orbe-Echallens. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti