Etele Baráth [barAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baráth Etele Béla estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, arkitekto.

Etele Baráth
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1942 (1942-01-28) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto • Marxizmus-Leninizmus Esti Egyetem
Okupo
Okupo politikistoarkitekto
vdr

Etele Baráth [1] naskiĝis la 28-an de januaro 1942 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Etele Baráth abiturientis en sia naskiĝurbo en 1960, poste li laboris jaron, fine li frekventis Teknikan Universitato en Budapeŝto kaj li ankaŭ studis en Parizo. Li akiris diplomon en 1967, poste li laboris en arkitekta firmao, post jaroj li estis ĉefarkitekto de Zalaegerszeg. Inter 1974 és 1988 li denove laboris en Budapeŝto, krome li instruis en la supre menciita universitato kaj ankaŭ en Scienca Universitato pri Eötvös Loránd (foje ankaŭ en Montpellier). Tiutempe li lernis filozofion, en 1985 li doktoriĝis. Inter 1980-1987 li estis membro de Hungara Socialista Laborista Partio, en 1989 li aliĝis al la nove fondita Hungara Socialista Partio. Li estis parlamenta deputito inter 1994-2010. En 2002 li estis nomumita subministro, poste senpostena ministro pri Eŭropo en Unua Kabineto Gyurcsány ĝis 2006. Li havas edzinon, kiu naskis 3 filojn.

Fontoj redakti