Etelvina SILVA (naskiĝis la 2-an de junio 1855 en Lisboa) estis portugala esperantistino. Ŝi parolis ses lingvojn. Ŝi laboris multe en Lisboa Esperanto-Societo, al ŝi oni dankas la sukceson de Esperanto-festo en La Nacia Teatro (1918), kiun ĉeestis la respublika prezidanto.