Etes
Etes [eteŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Salgótarján.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Etes situas en kaldrono sur mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj. Rande la plej alta monto estas 399 m-ojn alta. Salgótarján troviĝas 8, Bátonyterenye 19, Pásztó 26 km-ojn.
Historio redakti
Apud la iama minista komunumo multe da forlasitaj minejoj troviĝas. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kulturdomo, poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Jozefo el la 18-a jarcento
- loĝdomo el la 19-a jarcento
- fiŝkaptista lago
Famuloj redakti
En ekstera parto de Etes naskiĝis László György (aktoro) kaj kuracisto István Cserháti.