Ethel kaj Julius Rosenberg

La proceso kontraŭ la usonaj judaj geedzoj Ethel kaj Julius Rosenberg vekis komence de la 1950-aj jaroj mondvastan emocion. Ili estis akuzitaj pri spionado por Sovetio. Kvankam ili neis la akuzojn, kaj spite al fortaj naciaj kaj internaciaj protestoj, interalie de la papo Pio 12-a, Jean-Paul Sartro, Stalino kaj Alberto Ejnŝtejno, ambaŭ estis, la 5-an de aprilo 1951, kondamnitaj al morto kaj, la 19-an de junio 1953, en la ŝtata malliberejo Sing Sing en Novjorko ekzekutitaj sur la elektra seĝo.

Ethel kaj Julius Rosenberg

La ekzekuto de Julius Rosenberg okazis laŭplane. Ĉe Ethel Rosenberg oni devis okazigi plurajn kurentopuŝojn, post kiam, forpreninte la elektrodojn, oni kontraŭatente konstatis ankoraŭ kor-aktivecon.

Vivo redakti

Julius Rosenberg naskiĝis la 12-an de majo 1918 en Novjorko, Ethel Greenglas la 28-an de septembro 1915 ankaŭ en Novjorko. Ili konatiĝis 1936 en la Young Communist League, antaŭ ol geedziĝi tri jarojn poste. La geedzoj havis du filojn: Robert kaj Michael Rosenberg, kiuj, post la ekzekuto de siaj gepatroj, estis adoptitaj de Abel Meeropol kaj ties edzino Anne.

Ethel kaj Julius Rosenberg estis la solaj usonaj civiluloj, kiuj dum la Malvarma Milito estis akuzitaj pro spionado. Ilia kazo fariĝis centro de kontrasta diskuto pri la komunismo en Usono. Subtenantoj vidas en ĝi elstaran ekzemplon por la historio kaj sorĉistin-ĉasado sub la senatoro Joseph McCarthy. La fakto ke la geedzoj Rosenberg estis judoj, ludis rolon ĉe tio. Aparte la usonaj judoj estis “suspektataj pri simpatio, se ne eĉ kompliceco kun la komunismo”, skribas pri tio Enzo Traverso, ĉar: “En la Malvarma Milito, USSR estis deklarita totalisma malamiko, kontraŭ kiu ĉiuj energioj de la libera mondo estis disvolvendaj. Pro tio ekzistis la danĝero ke la memoro pri la ekstermado de la judoj kaj la naziaj krimoj misgvidos la publikan opinion.” Ethel kaj Julius Rosenberg atentigis en sia proceso pri Aŭŝvico. Akuzisto en tiu proceso estis la novjorka advokato Roy Cohn. Oni diras pri li, ke li faris malhonestan proceson kontraŭ Ethel Rosenberg pro prestiĝ-avido. Cohn, samseksemulo, mortis 1986 pro la sekvoj de aidoso.

Laŭ eldiro de la gvidoficiro de Julius Rosenberg, Aleksandr Feklisov, post fino de la Malvarma Milito, kaj laŭ la aktuala stato de la esplorado, tiu estis ja fakte implikita en transdono de armeaj informoj, kvankam de malpli gravaj, al Sovetio. Ankaŭ la frato de Ethel, David Greenglass, laboris por la sovetia NKVD. Li grave kulpigis sian fratinon en la proceso 1951, por savi sian propran familion. Ethel estis de Feklisov grandparte senŝarĝigita kaj estis ekzekutita supozeble senkulpa.

La transdono de gravaj informoj por konstruado de atombombo al la sovetianoj okazis fakte per Theodore Alvin Hall, sciencisto kaj duobla agento en Los Alamos, kiel tiu poste mem konfesis.

Efikoj redakti

La Rosenberg-proceso estis temo de du gravaj usonaj romanoj de la 1970-aj jaroj kaj de eposo de Howard Fast en la 1950-aj jaroj. Ankaŭ Charlie Chaplin okupiĝis pri la Rosenberg-proceso en sia kapitalismo-kritika filmo Reĝo en Novjorko de 1957.

Filmoj redakti

Surbaze de la romano de E. L. Doctorow, Sidney Lumet faris en 1983 la filmon Daniel. Ĉar temis pri fiktivigo de la okazintaĵoj, la geedzoj Rosenberg nomiĝis tie Paul kaj Rochelle Isaacson kaj estis ludataj de Mandy Patinkin kaj Lindsay Crouse. En la filmo montriĝas la batalo de ilia filo Daniel por justeco por siaj gepatroj. Aktoroj estis Timothy Hutton, Edward Asner, Ellen Barkin, Amanda Plummer kaj John Rubinstein. En "Angels in America", televida dramo aperinta en 2003 laŭ la samnoma teatraĵo de Tony Kushner, Ethel Rosenberg aperas ĉe sia "ekzekuntinto", Roy Cohn, kiam tiu 1986 mortas pro aidoso.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti