La etiopa pulmofiŝo (ankaŭ nila, marmora, afrika pulmofiŝo) (Protopterus aethiopicus) estas pulmofiŝo el la afrikaj pulmofiŝoj (Protopteridae). Ĝi havas la plej grandan genomon el la ĝis nun esploritaj bestoj, ĉ. 130 miliardojn da baza paro.

Ilustracja
Marbled lungfish 2

Priskribo redakti

La etiopa pulmofiŝo havas glatan, longiĝintan cilindran korpon, kiun kovras profunde ing-iĝintaj skvamoj. La vosto estas tre longa, ties fino maldikiĝas, finiĝas en pinto. La fiŝo povas atingi eĉ longon de 2 m. La brustaj kaj la ventraj naĝiloj estas longaj kaj madikaj, preskaŭ spagetosimilaj.

La freŝe eloviĝintaj idoj havas eksterajn brankojn simile al tiuj de salamandroj. Post 2-3 monatoj, la fiŝ-idoj transformiĝas al plenkreska formo kaj la brankoj malprogresas, malaperas.

Ili havas flavece grizan aŭ ete rosan bazan koloron kun malhelaj palgrizaj makuloj, kio donas marmoran aŭ leopardmakulan efikon sur la korpo kaj sur la naĝiloj. La desegnaĵo estas pli malhela sur la antaŭa parto de la fiŝo, pli hela sur la pli suba.

Vivejo redakti

La etiopa pulmofiŝo vivas en la sekvaj afrikaj landoj: Tanzanio, Konga Demokrata Respubliko, Kenjo, Ugando kaj Sudano. Ĝi vivas en rivero Nilo, en dolĉakvaj lagoj kiel la Albertlago, Eduardo, Tanganjiko, Viktoria lago, Nabugabo, No-lago kaj la Kyoga.