Etiopia Ortodoksa Eklezio

antikva orienta eklezio

La Etiopia Unitara Ortodoksa Eklezio (amhare, የኢትዮጵያ ኦርቶዶክስ ተዋሕዶ ቤተ ክርስቲያን, Jeitjop'ja ortodoks teŭahedo bétekrestjan, ankaŭ konata kiel kopta eklezio de Etiopio aŭ nur kiel etiopia eklezio) estas unu el la antikvaj orientaj eklezioj memkefala, t.e. ĝi havas propran patriarkon, (ekde 1959; antaŭ ĝi rekte dependis de la kopta patriarko de Aleksandrio). Ĝi estas la dua plej antikva eklezio de la mondo kiel ŝtata post la Armena Apostola Eklezio. La ekleziestro portas la titolon "Abuna-Patriarko" kaj loĝas en Adis-Abebo, kiu agnoskas kaj estas en plena komunio kun la papo de ĉiuj koptoj kaj patriarko de Aleksandrio Ŝenudo la 3-a kaj kun la kopta patriarko de Eritreo, kiuj formas unu solan eklezion. Ĝi estas la kristana eklezio plej proksima al la tradicioj kaj juda religioj. Nuntempe ĝi havas ĉ. 45 milionojn da sekvantoj (60% de la loĝantaro de Etiopio).

Etiopia Unitara Ortodoksa Eklezio
Laŭ la tradicio, en ĉi tiu preĝejo troviĝas la Kesto de Interligo
Estro Abune Paulos
Fondinto Filipo la Diakono / Frumencio
Apartigoj Eritrea Ortodoksa Eklezio
Nombro de membroj 45 000 000
vdr
Etiopia Ortodoksa Eklezio
konfesio • patriarkeco
Lando(j) Etiopio vd
Sidejo Adisabebo
Fondinto(j) Frumencio vd
Ĉefestro(j) Abune Mathias vd
Membro de Monda Konsilio de Eklezioj vd
Lingvoj

amhara lingvo
geeza lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Religia etiopa pentraĵo.

La etiopia religia tradicio atribuas la fondadon de la eklezio al Filipo la Diakono (Agoj de la Apostoloj, 8), kiu sukcesis kristanigi la kasiston de la reĝo de Etiopio, post renkonti lin kiam tiu revenis el pilgrimado al Jerusalemo. Kvankam tio ne estas pruvebla, ekzistas datumoj ke la Reĝlando de Aksumo adoptis kristanismon en la 4-a jarcento, sub regado de reĝo Ezano, danke al la penado de la monaĥo Frumencio, kiu estas nomata en Etiopio Abune Selama, Kesaté Birhan (Nia Patro de la Paco, Revelacianto de la Lumo). Frumencio, post kristanigi Ezanon, estis sendita de la reĝo al Aleksandrio por peti al la kopta patriarko, Sankta Atanazio la nomumadon de episkopo por Etiopio. Atanazio elektis Frumencion mem, kiu fariĝis la unua abuno de Etiopio. En la sekvaj jarcentoj, la kopta patriarko de Aleksandrio ĉiam nomumis kopton (egipton) kiel abunonĉefepiskopon de Etiopio.

Biblia kanono redakti

La kanono de la etiopia eklezio estas pli ampleksa ol tiu de la aliaj kristanaj grupoj. La "mallonga" kanono de la Malnova Testamento enhavas ĉiujn tekstojn de la Septuaginto akceptitaj de la ortodoksanoj (inkluzive de la Psalmo 151, la Preĝo de Manases, la 3 Ezra kaj 3 Makabeoj), plus Libro de Ĥanoĥ, Kebra Nagast kaj la Libro de la Jubileoj. La tri libroj de la Makabeoj estas tute malsamaj laŭ enhavo de ĝiaj samnomaj libroj en la aliaj kristanaj konfesioj. Ankaŭ ekzistas diferenco laŭ ordigado de la libroj. La etiopia eklezio havas pli longan kanonon kiu inkluzivas pliajn librojn.

Eksteraj ligiloj redakti