Etna naciismo estas tiu formo de naciismo, en kiu la ŝtato derivas politikan legitimecon el historiaj kulturaj aŭ heredaj grupiĝoj (etnoj). La subkuŝanta premiso estas, ke etnoj estu politike apartaj. Oni ofte kontrastigas la etnan naciismon kun civila naciismo respektive ŝtatnaciismo, aŭ nomas la etnan naciismon simple "naciismo".

La etnan naciismon bazitan precipe sur la komuneco de la lingvo teorie disvolvis Johann Gottfried Herder, kiu enkondukis la uzadon de la germana vorto Volk kun la senco "etno". La romantika naciismo estas formo de etna naciismo infuzita per romantikismo.

Kelkajn politikajn movadojn karakterizas la utiligo de etna naciismo kiel centra elemento de sia programo, ekzemple la faŝismo.

Vidu ankaŭ redakti