Etnocentrismo estas maniero rigardi la mondon vidpunkte de sia propra nacia kulturo. Ironie, tiun ĉi trajton havas ĉiuj etnaj grupoj en la mondo. Multaj homoj sentis sekvojn de etnocentrismo en situacioj de tiel nomata "kultura ŝoko".

Preskaŭ ĉiuj homoj iugrade estas etnocentrismaj, tial vidpunkte de paca kaj komforta kunekzistado estas dezirinde, ke ĉiu strebu konscii pri sia etnocentrismo kaj trejnu sin pri toleremo kaj flekseblo. Tion oni povas atingi per akiro de scioj pri interkultura komunikado kaj interkulturaj diferencoj.

Modelo de alproprigo de fremda kulturo redakti

M. J. Bennett (vidu liston de literaturo) priskribas 6-ŝtupan modelon de konatiĝo kun fremda kulturo. Laŭ tiu modelo, ekzistas tri etnocentrismaj kaj tri etnorelativismaj ŝtupoj:

  • etnocentrismaj:
    • neado de kulturaj diferencoj;
    • sindefendado kontraŭ la diferencoj, taksante la diferencojn kun preferemo al propra kulturo;
    • minimumigo de kulturaj diferencoj;
  • etnorelativismaj:
    • agnosko de diferencoj;
    • adaptiĝo al la diferencoj inter kulturoj kaj etnoj;
    • integriĝo, t. e. ekuzo de la etnorelativismo rilate al si mem.

Neado de interkulturaj diferencoj estas karakteriza por homoj, kiuj ne havas sperton de komunikado kun aliaj kulturoj. Tiaj homoj ne konscias pri la diferencoj inter kulturoj, sian propran mondokoncepton ili taksas kiel la sola ĝusta. Ktp.

Ĉe adaptiĝo al interkulturaj diferencoj homo kapablas ne nur konscii pri la diferencoj, sed ankaŭ konduti laŭ la reguloj de la fremda kulturo, sen sento de malkomforto.

Eĉ pli alta atingebla ŝtupo estas integriĝo, kiam menso de homo inkluzivas mondokoncepton kaj de sia, kaj de aliula kulturo. Ĉe tiu ŝtupo formiĝas dukultura (plurkultura) identeco. Homoj atingintaj la ŝtupon de integriĝo eblas konsideri sin perantoj inter la kulturoj.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Brewer M.B., Campbell D.T. Ethnocentrism and Intergroup Attitudes: East African Evidence. N.Y., «Halsted/Wiley», 1976
  • Bennett M. J. A Developmental Approach to Training for Intercultural Sensi tivity // International Journal of Intercultural Relations. 1986. Vol. 10. P. 179–196
  • Лебедева Н.М. Социальная психология этнических миграций. М., «Институт этнологии и антропологии РАН», 1993
  • Эриксон Э. Идентичность: юность и кризис. М., Издательская группа «Прогресс», 1996
  • Berry J.W., Poortinga Y.H., Segall M.H., Dasen P.R. Cross-Cultural Psychology: Research and Applications. Cambridge etc., «Cambridge University Press», 2002
  • Sow, Adama: Ethnozentrismus als Katalysator bestehender Konflikte in Afrika südlich der Sahara, am Beispiel der Unruhen in Côte d`Ivoire ĉe: European University Center for Peace Studies (EPU), Stadtschleining 2005, en germana