Ettingen

komunumo de Svislando
Ettingen
Blazono de Ettingen
Preĝejo de Ettingen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Arlesheim
Koordinatoj  47° 29′ 0″ N 7° 33′ 0″ O / 47.48333 °N, 7.55000 °O / 47.48333; 7.55000 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 0″ N 7° 33′ 0″ O / 47.48333 °N, 7.55000 °O / 47.48333; 7.55000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4811
Areo 6,35 km²
Alteco 342 m super marnivelo
Poŝtkodo 4107
Komunumkodo 2768
Mapo de Karte Gemeinde Ettingen 2007.png
vdr

Pri la komunumo redakti

Ettingen estas komunumo en la distrikto Arlesheim en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 4811 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Ettingen situas en flanka valo de la tiel nomita Leimenvalo, ĝin trafluas la rivereto Marchbach, kiu en la suda najbarkomunumo Therwil alfluas Birsig.

Najbaraj komunumoj redakti

Ettingen limas en sudo al Blauen, en sudoriento al Pfeffingen, en oriento al Aesch, en nordo al Therwil, en nordokcidento al Witterswil (Kantono Soloturno), kaj sudokcidento al Hofstetten-Flüh (Kantono Soloturno).

Trafiko redakti

Ettingen estas ligita per la du tramlinioj 10 kaj 17 de Baselland Transport AG al la tramreto de la regiono Bazelo, kaj tiel bone atingebla per la publikaj trafikiloj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ettingen datiĝas el la jaro 1268 jam tiam en la hodiaŭa skribformo Ettingen.

Unuaj setlejspuroj en Ettingen estis trovitaj en la kaverno Büttenloch el la 10-a jarmilo a.K..

En mezepoko Ettingen unua apartenis al la Monaĥejo Reichenau, sed la superan jurisdikcion posedis la episkopo de Bazelo, kiu ĝin servutis al la Grafoj de Thierstein. Post la formorto de la grafa familio la vilaĝon unue akiris Soloturno, kiu ĝis servutis al la bazela episkopo. En 1669 la episkopo de Bazelo komplete akiris la vilaĝon. Ĝis la Franca Revolucio en la jaro 1792 ĝi nun apartenis al la Princepiskopejo Bazelo. Dum kelkaj monatoj Ettingen formis parton de la Raŭraĥa Respubliko, kaj ek de 1793 ĝi apartenis al Francio. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis Ettingen al la malnova Kantono Bazelo kaj post la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1833 Ettingen apartenas al Kantono Bazelo Kampara.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti