Euphorbia resinifera

Euphorbia resinifera (Rezineŭforbio) estas specio de eŭforbio indiĝena en Maroko, kie ĝi kreskas sur deklivoj de Atlasa Montaro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Euphorbia resinifera

Biologia klasado
Regno: Plantoj
(senranga klaso) Verdukotiledonaj
Klado: Rozedoj
Ordo: Malpigialoj
Familio: Euphorbiaceae
Genro: Euphorbia
Specio: E. resinifera
Euphorbia resinifera
A.Berger.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kresko redakti

Ĝi estas arbedo kreskanta ĝis 61 cm, formante mult-branĉajn kusen-formajn aretojn ĝis dumetra larĝo. La tigoj estas vertikalaj, sukaj, unuavide kiel kakto, kvar-angula, kun mallongaj sed fortaj paroj de 6-mm-aj dornoj en la anguloj, interspaciginate proksimume 1 cm dise supren la tigon.

Disvastiĝo redakti

Ĝi estas simila al Euphorbia echinus, kiu kreskas sur la maroka marbordo kaj la Kanarioj.

Kemiaj substancoj redakti

Eŭforbio resinifera enhavas altan koncentriĝon de la toksa reziniferatoksino kiu estas utiligita kiel deirpunkto en la evoluo de nova klaso de kontraŭdoloriloj. Lastatempa esplorado montris ke tiu toksino elmontras siajn efikojn per interagado kun TRPV1, konata doloro-sentanta katjona kanalo, kiu ankaŭ respondas al kapsaicino, la primara vaniloida kunmetaĵo trovita en varmaj piproj.