Eure

franca departemento
Tiu ĉi artikolo temas pri departemento. Por la samnoma rivero, vidu Eure (rivero).

Eure [œʁ] estas unu el la kvin departementoj de la franca regiono Normandio, en la nordokcidento de la lando. Ĝia areo estas 6 040 km2 kaj ĝi havis 595 043 loĝantojn en la jaro 2013[1].

Eure
Insigno de Eure
Situo de Eure
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Normandio
Numero 27
Prefektejo Évreux
Subprefektejoj Les Andelys
Bernay
Statistikaĵoj
Loĝantaro 598 934 (2021)
Areo 6 040 km²
Loĝdenso 99 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 23
Komunumaroj 35
Komunumoj 617
vdr

Ĝi ricevis sian nomon de la rivero Eure, alfluanto de Sejno. Ĝia ĉefurbo (prefektejo) estas Évreux. La departemento enhavas 617 komunumojn.

Geografio redakti

Eure apartenas al la regiono Normandio. Ĝi limas kun la departementoj Calvados okcidente, Seine-Maritime norde, Oise nordoriente, Val-d'Oise kaj Yvelines oriente, Eure-et-Loir sude, kaj Orne sudokcidente.

Arondismentoj redakti

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

Historio redakti

La departemento estis kreita dum la Franca Revolucio, la 4-an de marto 1790, per uzado de la leĝo de la 22-a de decembro 1789, el parto de la provinco de Normandio.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti