EuroBillTracker estas plurlingva tuteŭropa retkomunumo, kiu celas spuri la vojaĝon de eŭro-monbiletoj tra la tuta mondo. La partoprenantoj kontribuas tajpante la serian kodon de siaj monbiletoj, kaj la retejo aŭtomate montras, ĉu aliaj uzantoj jam enmetis tiujn samajn biletojn pasintece. En la ĵargono de la retejo, tiaj retrovoj nomiĝas "trafoj".

Emblemo

En la jaro 2010, trafoj okazis averaĝe je ĉiu 140-a bileto. La ekzakta kvanto tamen ege dependas de la lando: en Finnlando kaj Slovenio, kie la projekto plej furoras, okazis trafoj je ĉiu 40-a bileto, dum en Irlando, ekzemplocele, okazas trafoj je ĉiu 1000-a bileto.

EuroBillTracker neniel estas ligita kun la Eŭropa Unio, la Eŭropa Centra Banko, la naciaj centraj bankoj aŭ aliaj financaj institucioj. La uzado de EBT estas tute senpaga.

Historio redakti

La eŭro enkondukiĝis en la unuaj 12 membroŝtatoj de eŭrolando la 1-an de januaro 2002, kaj la retejo ekaperis en la reto ĝuste tiam.

La projekto estis inspirita de la samspeca usona retejo Where's George?, kiu celas sekvi la vojaĝon de usonaj dolaroj.

La projekton iniciatis franco, Philippe Girolami (giro). Ekde mez-2003 la retejo baziĝas sur dediĉita servilo funkciigata de finno, Anssi Johansson (avij). La retejo daŭre estas plibonigata de avij, ekde 2005 kun aldona helpo de germano, Marko Schilde (nerzhul). La retejestrojn kunhelpas teamoj de aktivaj EBT-uzantoj, kiuj bontenas la forumon, tradukas la retejon, provizas retpoŝtan subtenon, kaj efektivigas diversajn aliajn taskojn.

La esperantlingva versio de la paĝaro EuroBillTracker aperis en 2003.

Enskribitaj biletoj kaj trafoj laŭ jaro redakti

Jaro Biletoj Trafoj Rilato
2002 541 000 159 3400
2003 1 031 000 602 1700
2004 3 380 000 5940 570
2005 7 500 000 31 200 240
2006 11 000 000 50 800 215
2007 13 900 000 71 500 195
2008 15 100 000 95 000 160
2009 16 400 000 117 600 140
2010 15 700 000 113 500 140

Eksteraj ligiloj redakti