Eustache Deschamps

Eustache Deschamps, ankaŭ Eustache Morel (ĉ. 1345 en Vertus/Champagne – ĉirkaŭ 1405) estis grava franca poeto en dua duono de la 14-a jarcento, verkisto de L'Art de dictier (Arto de la poetado; 1392), la unua franca versa studaĵo.

Eustache Deschamps
Persona informo
Eustache Deschamps
Naskiĝo 30-an de novembro 1339 (1339-11-30)
en Vertus
Morto 1-an de januaro 1406 (1406-01-01) (66-jaraĝa)
Lingvoj francameza francaslovena vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Malnova Universitato de Orléans vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoBajulo vd
Verkado
Verkoj Virelais ❦
Rondeaux ❦
Lays ❦
Le double lay de fragilité humaine ❦
Chansons royaulx ❦
Demoustracions contre sortileges ❦
Le traicté de Getta et d'Amphitrion ❦
La farce de Maistre Trubert et d'Antrongnart ❦
Le miroir de mariage ❦
Le dit des quatre offices de l'ostel du roy ❦
L'art de dictier ❦
Ballades vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li plenkreskis en Reimsben, lia instruisto estis la poeto Guillaume de Machaut, kiu tre efikis je li. Li studis juron en Orléans, poste laboris dum regado de 5-a kaj 6-a Karloj en administrado kaj diplomata posteno. Li dediĉis sian libertempon por la poezio. Li estis tre produktema verkisto: li verkis komediojn, tradiciajn amverkaĵojn kaj satirojn. El la satiroj plej fama estas la poemo pri virinoj.

Laŭ sia propra karakterizado, Deschamps estis bonhumora, vigla persono. La centjara milito amarigis lin kaj en liaj malfruaj verkaĵoj respeguliĝas konsento kun la suferanta popolo kaj la patrujamo.

Deschamps efikis je brita poeto Geoffrey Chaucer, al kiu verkis baladon.