Evangelista Torricelli

Evangelista TORRICELLI [evanĝeLISta toriĈEli] (naskiĝis la 15-an de oktobro 1608, mortis la 25-an de oktobro 1647) estis itala fizikisto kaj matematikisto.

Evangelista Torricelli
Persona informo
Evangelista Torricelli
Naskiĝo 15-an de oktobro 1608 (1608-10-15)
en Romo
Morto 25-an de oktobro 1647 (1647-10-25) (39-jaraĝa)
en Florenco
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tifoida febro vd
Tombo Baziliko de Sankta Laŭrenco vd
Lingvoj latinaitala vd
Ŝtataneco Grandduklando de Toskanio vd
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza" vd
Profesio
Okupo matematikisto • fizikistoinventisto vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto Colégio • Benedetto Castelli vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Evangelista Torricelli

Li estis disĉiplo de Galilejo, profunde inspirita de ties laboro, kaj iĝis lia posteulo kiel matematika profesoro en la akademio de Florenco. Li demonstris la atmosferan premon de la aero kaj sur ĝi bazis hidrargan barometron. Oni honore al li nomis unuon de premo: 1 torr egalas la premon de hidrarga kolono 1 milimetron alta sub tera gravito. Sed tiu unuo, kiu ne estas SI-unuo, ne plu estas multe uzata; PIV eĉ ne bezonas vorton por ĝi ("toro" jam havas sufiĉe da signifoj).

PIV ja dediĉas artikolon al TORRICELLI kaj honoras lin per la esperantigita nomo Toriĉelo. Ial ĝi donas lian vivotempon kiel "1658–1709", kio signifus, ke li ne povintus koni sian instruiston Galilejo. Verŝajne la eraro baziĝas sur konfuzo kun Giuseppe Torelli, itala muzikisto, kiu havas la menciitajn vivodatenojn.

Vidu ankaŭ redakti