Everett M. Rogers (6-a de marto 1931 - 21-a de oktobro 2004) estis akademiulo pri komunikado, sociologo, verkisto kaj instruisto. Li estas plej konata pro la kreado de la teorio pri la difuzo de novaj aferoj kaj pro la lanĉado de la esprimo frua adoptanto.

Everett Rogers
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1931 (1931-03-06)
en Carroll
Morto 21-an de oktobro 2004 (2004-10-21) (73-jaraĝa)
en Albuquerque
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Iovaa Ŝtata Universitato vd
Profesio
Okupo sociologo vd
Verkado
Verkoj difuzo de novaj aferoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rogers estis naskita en la Pinehurst Farm de sia familio en Carroll, Iovao, en 1931. Lia patro amis elektromekanikajn farminventojn, sed tre malvolonte utiligis novajn biologi-kemiajn inventojn, tiel ke li rezistis adopti la novan hibridan maizosemon, kvankam tiu donis je 25% pli altajn rikoltojn kaj rezistis dum periodoj de sekeco. En la sekecperiodo de 1936 en Iovao okazis, ke dum la hibrida maizo impone aspektis sur la bieno de la najbaro, la kultivaĵo sur la bieno de la Rogers-familio velkis. La patro de Rogers estis finfine konvinkita.

Rogers havis neniujn planojn studi ĉe universitato ĝis kiam lerneja instruisto portis lin kaj kelkajn samklasanojn al Ames por viziti la ŝtatan universitaton de Iovao. Rogers decidis tie akiri akademian gradon en agrikulturo. Poste li deĵoris en la Korea milito dum du jaroj. Li revenis al la ŝtatuniversitato de Iovao por doktoriĝi pri sociologio kaj statistiko en 1957.

Difuzo de novaj aferoj redakti

Kiam la unua eldono (1962) de lia libro Diffusion of Innovations (Difuzo de novaj aferoj) estis publikigita, Rogers estis lektoro de kampara sociologio ĉe Ohio State University. Li aĝis nur 30 jarojn, sed iĝis mond-fama akademiulo. En la mezo de la jardeko post 2000, The Diffusion of Innovations (La Difuzo de novaj aferoj) iĝis la dua plej multe citita libro en la sociosciencoj. La kvina eldono (2003, kun Nancy Singer Olaguera) traktas la disvastiĝon de la Interreto, kaj kiel ĝi transformis la manieron laŭ kiu homoj komunikas kaj adoptas novajn ideojn.

Rogers proponas ke adoptantoj de iu nova afero aŭ ideo povas esti klasifikitaj kiel novigantoj (2.5%), fruaj adoptantoj (13.5%), frua plimulto (34%), malfrua plimulto (34%) kaj postrestantoj (16%), bazitaj sur la matematik-bazita sonorilokurbo laŭ Gauss. Tiuj kategorioj, bazitaj sur normaj diferencoj de la meznombro de la normala kurbo, disponigas komunajn terminojn por esploristoj pri novaj aferoj. La preteco kaj kapablo de ĉiu adoptanto adopti novan aferon dependas de ties konscio, intereso, taksado, testo kaj adopto. Homoj povas enordiĝi en malsamaj kategorioj rilate al malsamaj inventoj - terkultivisto eble estos frua adoptanto de mekanikaj inventoj, sed adoptanto en la "malfrua plimulto" rilate al biologiaj inventoj aŭ videokasediloj.

Kiam oni faris grafikon el ĝi, la indico de adoptado formis tion, kio poste kutime karakterizis la modelon de la difuzo de novaj aferoj, la "S-forman kurbon". La grafiko esence montras akumuliĝantan procentaĵon de adoptantoj dum la tempo - malrapida ĉe la komenco, pli rapida kiam la adoptado pliiĝas, tiam ebeniĝanta ĝis nur malgranda procentaĵo de postrestantoj ankoraŭ ne adoptis (Rogers: Diffusion Of Innovations, 1983).

Liaj esplorado kaj laboro estis vaste akceptitaj en studoj de komunikado kaj adoptado de tekniko kaj ankaŭ trovis sian vojon al diversaj aliaj studoj pri sociaj sciencoj. La libro de Geoffrey Moore Crossing the Chasm (Transirante la abismon) prenis de Rogers la klarigon kiel kaj kial teknikaj entreprenoj sukcesas. Rogers ankaŭ povis rilatigi sian komunikadesploradon al praktikaj sanproblemoj, inkluzive de higieno, familiplanado, kanceropreventado, kaj ebria ŝoforado.

Distra edukado redakti

En la fruaj 1990-aj jaroj Rogers turnis sian atenton al la kampo de distra edukado. Kun la financado de Population Communications International li esploris radiodramon dizajnitan por plibonigi la popolan sanon en Tanzanio nomita Twende Na Wakati (Ni iru kun la tempoj). Kun Arvind Singhal de Ohio University li komune skribis "Entertainment Education: Communication Strategy for Social Change" (Distra edukado: Komunika strategio por socia ŝanĝo).

Por festi liajn kontribuojn en tiu esplorkampo, la Universitato de Sudkalifornio Norman Lear Center establis la Everett M. Rogers premion por atingoj en distra edukado, kiu rekonas elstaran praktikon aŭ esploron en la kampo de distra edukado.

Pli malfrua vivo redakti

En 1995 Rogers iris al la Universitato de Nov-Meksiko, ĉar li ekŝatis Albuquerque, dum li havis postenon ĉe aerbazo dum la Korea milito. Li helpis al la universitato lanĉi doktoriĝan programon pri komunikado. Li estis 'Distinguished Professor Emeritus' ĉe la universitato.

Rogers suferis pro rena malsano kaj retiriĝis de la universitato de Nov-Meksiko en la somero de 2004. Nur kelkajn monatojn poste li mortis, postlasante sian edzinon, Dr. Corinne Shefner-Rogers, kaj du filojn, David Rogers kaj Everett King.

Verkoj redakti

Rogers, E. M. (1960). Social change in rural society: A textbook in rural sociology. (Socia ŝanĝo en kampara socio: lernolibro en kampara sociologio). New York: Appleton-Century-Crofts.

Rogers, E. M. (1962). Diffusion of innovations. (Difuzo de novaj aferoj). New York: Free Press.

Roger, E. M. (1969). Modernization among peasants : The impact of communication. (Modernigo inter kamparanoj: La efiko de komunikado). New York: Holt, Rinehart & Winston.

Rogers, E. M. (1973). Communication strategies for family planning. (Komunikadostrategioj por familiplanado). New York: Free Press.

Rogers, E. M. (red.). (1976). Communication and development : Critical perspectives. (Komunikado kaj evoluo: Kritikaj perspektivoj). Beverly Hills, CA: Sage.

Rogers, E. M. (1983). Diffusion of innovations. (Difuzo de novaj aferoj) (tria eld.). New York: Free Press.

Rogers, E. M. (1986). Communication technology : The new media in society. (Komunikadoteknologio: La novaj amaskomunikiloj en la socio). New York: Free Press.

Rogers, E. M. (1994). A history of communication study : A biographical approach. (Historio de komunikadostudoj: biografia aliro). New York: Free Press.

Rogers, E. M. (1995). Diffusion of innovations. (Difuzo de novaj aferoj) (4-a eld.). New York: Free Press.