Evolua psikologio

branĉo de psikologio, uzanta biologiajn teoriojn pri evoluo

Evoluaevolucia psikologio estas psikologia alirmetodo, kiu eksplikas la fakojn de psikologio (ekz. socia, personeca...) pere de adaptadaj kaj evoluaj signifoj.

La evolucia psikologio esploras klasikajn psikologiajn faktojn kaj datenojn, sed provas klarigi ilin per la evolu-historio de la homo, ekzemple la homa situacio en ĉasistaj-kolektistaj socioj. Tiaj socioj formis kadron por homa vivo dum jarmiloj, dum kiuj la evolucio favoris individuojn, kiuj laŭ sia psiko plej bone integriĝis en tian socion.