Exodus 1947 estis ŝipo transportanta elmigrantajn Judojn, kiu forlasis Francion (el Sète, urbo apud Marsejlo (Marseille)) la 11an de julio 1947 por kunkonduki siajn pasaĝerojn en Palestinon, tiam sub brita mandato. Multaj el tiuj elmigrantoj estis rifuĝintoj postvivantaj de la Holokaŭsto, kiuj ne havis laŭleĝajn enmigrec-atestpaperojn por Palestino. La brita Reĝa Floto kaptis la ŝipon, kaj deportis ĉiujn ĝiajn pasaĝerojn en Germanion.

Exodus
Bazaj indikoj
Unua navigacio: 1928
Sorto:
Teknikaj datenoj
Tonelo de ŝipo (BRT): 1 824 t
Longo: 98 m
Larĝo: 17,2m
Rapideco: 15 knotoj
vdr
La ŝipo President Warfield.
Exodus 1947 en Ĥajfo, la 20-a de julio 1947.

Exodus (apartigilo)