deĵoras Sabine Trenner kaj Vera Tautorat La tradicia Internacia Foiro por Lingvoj kaj Kulturoj (Expolingua) post la germana unuiĝo migris de Frankfurto ĉe Majno, kie ĝi okazis kvinfoje, al la germana ĉefurbo Berlino. Ekde tiam la ekspozicio ĉiujare okazas meze de novembro dum 3 ĝis 4 tagoj, allogante lingve interesitajn homojn; kutime venas kelkaj mil personoj, grandparte instruistoj kaj lernantoj, kiuj serĉas kursojn por la angla lingvo.

La unua aranĝo de Expolingua en Berlin okazis en 1992, ankoraŭ sen Esperanto-mencio. Esperanto-Ligo Berlin per malgranda stando ekde 1993 prezentas Esperanton. La partoprenon de Esperanto-stando iniciatis kaj ebligas per pago de la necesa kotizo ekde la 1990-aj jaroj la asocio "Esperantohaus Michendorf r.a.".

Datoj redakti

Hejmpaĝo de la organizantoj[rompita ligilo]

dato loko partoprenantoj
14. – 16. 11. 2008 Russisches Haus der Wissenschaft und Kultur, Friedrichstraße 176 – 179, 10117 Berlín

vendredo - dimanĉo 10:00 – 18:00 Uhr

Esperanto en la faka programo de Expolingua redakti

La foiron mem ĉiam akompanas faka programo kun prelegoj, kiuj rilatas al iu kadra temo. Ili ne malofte koncernas problemojn de la lingva komunikado en Eŭropo. Ekde 1992 Detlev Blanke, kiel prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik e. V. (Societo pri Interlingvistiko), regule kontribuis al la faka programo. La aŭskultantoj ĉiam estis tre interesitaj. Ofte temis pri tradukistoj, interpretistoj aŭ lingvo-instruistoj. La kvanto de la partoprenintoj dum la unuaj jaroj variis inter 10 kaj 15, dum la lastaj jaroj kreskis daŭre kaj foje eĉ atingis 50 personojn.

La titolo de la prelego ĉiam aperis en la oficiala programo.

De 1993 ĝis 2002 Detlev Blanke faris jenajn prelegojn (enkrampe la kadraj temoj de la fakprogramo, kiuj aperis ekde 1996):

  • 1993: Planlingvoj kiel ilo de internacia komunikado, kun aparta konsidero de Esperanto (20.11.93)
  • 1994: Planlingvoj kiel ilo de internacia komunikado, kun aparta konsidero de Esperanto (18.11.94)
  • 1995: La internacia planlingvo Esperanto kiel ilo de kultura interŝanĝo (24.11.95)
  • 1996 („Lingvoj superas limojn“): Esperanto kaj tradukado (23.1.96)
  • 1997 („Lerni lingvojn - la tutan vivon“): Lerni Esperanton - metodoj kaj lerniloj kun aktuala internacia superrigardo (21.11.97)
  • 1998 („Lerni unu de la alia - lerni kune“): Internacia eksperimento kaj ĝiaj instruoj: La lingvo Esperanto (21.11.98)
  • 1999 („Lerni lingvojn por Eŭropo“): Esperanto - ĉu lingvo por Eŭropo? (12.11.99)
  • 2000 („Paroli lingvojn - baza kompetenteco por la estonto“): Serĉante universalan lingvon - inter utopio kaj realeco (19.11.00)
  • 2001 („Lingvoj por Eŭropo“): Esperanto - ĉu lingvo por Eŭropo? (18.11.01)
  • 2002 („Lingvoj - vojoj eksterlanden“): Esperanto: aliro al lingvoj - fenestro al la mondo (17.11.02)

Provlecionoj redakti

En la faka programo regule prezentiĝas 45-minutaj provlecionoj por plej diversaj lingvoj. Ĝis inkluzive de 2006 Lu Wunsch-Rolshoven prezentis tiajn kursetojn pri Esperanto, kio kutime allogis dudek ĝis tridek homojn. Tiuj metis demandojn ne nur pri la lingva strukturo, sed ankaŭ pri la lingvo ĝenerale.

Eksteraj ligiloj redakti

Spertoj 2007[rompita ligilo]