Express InterCity (mallonge EIC) estas kategorio de trajnoj en Pollando de transportisto PKP Intercity. Por vojaĝo per tiu ĉi trajno oni bezonas lokbileton kontraŭ 16 zlotoj[1]. Tiuj ĉi trajnoj havas klimatizitajn vagonojn, ofertas vojaĝon per dua aŭ unua klaso[2]. De la 1-a de junio 2011 povas vojaĝantoj en la unua klaso uzi sendratan senpagan interreton (wifi)[3]. Sume estas 22 trajnoj en kategorio EIC, de tio 10 inter Varsovio kaj Vroclavo[4].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti