Ezra MEEKER (n. la 29-an de decembro, 1830–m. la 3-an de decembro, 1928) estis frua pioniro enmigrinta en la Oregonan Teritorion per ĉaro laŭ la Oregona vojo en sia junaĝo. Li estas la ĉeffondinto de Puyallup, Vaŝingtonio. Ekde siaj 70-aj jaroj, li laboris nelacigeble por primemorigi la Oregonan vojon, kaj plurfoje reklame repaŭsis la vojaĝon de sia junaĝo. Li ludis gravan rolon en la frua historio de la suda parto Kantono King kaj la orienta parto de Kantono Pierce. Statuon pri Ezra Meeker oni starigis apud la biblioteko de Puyallup en 1926.

Ezra Meeker
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1830 (1830-12-29)
en Kantono Butler
Morto 3-an de decembro 1928 (1928-12-03) (97-jaraĝa)
en Seatlo
Ŝtataneco Usono vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Ezra Meeker
Profesio
Okupo esploristo • aŭtoro • lobiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La domego Meeker en Puyallup

Frua vivo redakti

Meeker naskiĝis en Huntsville, Ohio, filo de Jacob kaj Phoebe Meeker; lia familio translokiĝis al Indianao en 1840. Li edziĝis en 1851 al Eliza Jane Summner, kaj en 1852, kun la edzino kaj ĵusnaskita filo Marian, li forvojaĝis al Oregona Teritorio dum la epoko de la Parceldonaca Leĝo de 1850, atingante Puĝetion. Ĉ. 1857, li estis unu el la ĵurianoj, en la unua proceso kontraŭ Ĉefo Leŝaj, kiuj voĉdonis por senkulpigo. Li poste verkis libron pri la maljustaĵoj tiam okazintaj.[1] Ili fikse ekloĝis kie nun estas la urbo Puyallup en 1862, kaj tie Meeker komencis kultivadi lupolon por fari bieron.

Riĉiĝo kaj ruiniĝo redakti

Ĝis 1885, la lupola komerco riĉigis lin. Lia edzino, Eliza Jane, konvinkis lin permesi ŝin konstrui luksan domegon tian, kiajn ŝi vidis en Eŭropo. Post tri jaroj kaj dudek ses mil dolaroj, la domego finiĝis. Tamen, en 1891 afidoj atakis liajn plantojn kaj preskaŭ bankrotigis lin. Poste, li provadis plej diversajn entreprenojn, interalie la senakvigadon de legomoj kaj fruktoj, la pakadon de lakto en paperaj laktujoj, kaj kvar plejparte sensukcesajn vojaĝojn al la Klondike serĉante oron. Krom tio, li verkis romanon pri siaj spertoj survoje okcidenten.


Verkaro redakti

  • Hop culture in the United States, being a practical treatise on hop growing in Washington Territory from the cutting to the bale, 1883 [2]
  • Pioneer reminiscences of Puget Sound: The tragedy of Leschi, 1905 [1]
  • The ox team, or, The old Oregon Trail, 1852–1906, 1906 [3]
  • Personal experiences on the Oregon Trail sixty years ago, 1912 [4]
  • Uncle Ezra's pioneer short stories for children: To point a moral or teach a lesson, 1915
  • The busy life of eighty-five years of Ezra Meeker, Ventures and adventures, 1916
  • Seventy years of progress in Washington, 1921 [5]
  • Kate Mulhall, a romance of the Oregon Trail, 1926 (romano)
  • Ox-team days on the Oregon Trail, 1927 [6]

Plua legado redakti

  • Galbreath, C. B., Ezra Meeker - Ohio's Ilustrious Pioneer. Ohio Archaeological and Historical Quarterly, Vol. XXXVI, No. 1 (January 1927)
  • Driggs, Howard and Meeker, Ezra; Covered Wagon Centennial and Ox-Team Days. New York: World Book Co., 1932.
  • Weber, Bert; The Oregon Trail Memorial Half Dollar. Seattle: Webb Research Group, 1986. Pg. 21.

Citaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti