Füzérradvány [fuzEradvAnj] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Sátoraljaújhely.

Kastelo de Füzérradvány

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Füzérradvány situas sur malebenaĵo, fine de mallonga sakovojo el Pálháza. La lasta urbo troviĝas 2, Sátoraljaújhely 20, Miskolc 89 km.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1262 en formo "Rodowan". Tiutempe la loko estis reĝa biencentro. Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. En la 17-a jarcento precipe slovakoj kaj germanoj refondis la komunumon. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Füzérradvány 653 homoj (637 hungaroj, 8 slovakoj). Vilaĝservo estas migra poŝto.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • hungara kaj germana Vikipedioj
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • www.vendegvaro.hu
  • www.gyaloglo.hu