La gerila armeo FALINTIL - mallongigo por portugale Forças Armadas de Libertação Nacional de Timor Leste ("Fortoj Armitaj por la Nacia Liberigo de Orienta Timoro") - estis la armita parto de la popola rezisto en Orienta Timoro kontraŭ la okupado fare de Indonezio inter la jaroj 1975 kaj 1999.

FALINTIL
flago
Komenco 20-a de aŭgusto 1975 vd
Fino 1-a de februaro 2001 vd
Lando(j) Orienta Timoro vd
vdr
flago de la gerila armeo FALINTIL

Origine la "armitaj fortoj" fondiĝis kiel armeo de la partio FRETILIN. Dum la potencolukto kontraŭ la "Unio Demokratia de Timoro" (União Democrática Timorense, UDT), kiu ekardis antaŭ la deklaro de ŝtata sendependeco de la antaŭa kolonia potenco Portugalio dum la jaro 1975, la partion FRETILIN armite subtenis orient-timoranoj antaŭe soldatservintaj an la portugala armeo. Ili kreis la kernon de la armeo FALINTIL, kiu fondiĝis la 20-an de aŭgusto 1975.

Naŭ tagojn post la deklaro de ŝtata sendependeco de Orienta Timoro la 28-an de novembro 1975, la armeo de Indonezio komencis konkeri la landon. Tiumomente la armeo FALINTIL havis 2.500 bone trejnitajn soldatojn, 7.000 kiuj ricevis iom da potugala armea trejnado kaj 10.000 batalantojn kiuj nur ricevis plej bazan trejnadon. Ĝis decembro 1976 la bazejoj de la rezista movado estis grandparte detruitaj fare de la indonezia armeo, kaj pli ol 80 procentoj de la FALINTIL-batalantoj estis mortigitaj. La taktiko de la ribela armeo vole-nevole devis esti ŝanĝita al gerila strategio. La gerilanoj kaŝiĝis en la montara landomezo for de la marbordoj, kaj la indonezia armeo post gerilaj atakoj fortege rebatis, ofte punante civilulojn el la simpla loĝantaro – interalie per torturoj, murdoj kaj perfortoj.

Dum marto 1983 sekrete interkonsentiĝis armistico, sed dum aŭgusto 1983 FALINTIL-batalantoj reatakis indonezian armean unuon, mortigis 16 indonezianojn, kaj la indonezia armeo responde inter aŭgusto 1983 kaj junio 1984 per amasa bombado atakis la regionon kaj mortigis multajn civilulojn.

Dum 1999 la internacia armea grupo INTERFET finis la indonezian okupadon de Orienta Timoro, post kiam la loĝantaro en referendumo voĉdonis por ŝtata sendependeco. La ribeluloj estis kolektitaj en kampadejoj kaj ne plu rajtis porti siajn armilojn ekster tiuj kampadejoj. La 12-an de septembro 2000 la provizora registaro de Orienta Timoro decidis pri la kreo de nacia armeo sub la mallongigo FDTL, kaj la 1-an de februaro 2001 en ceremonio oficiale plenumiĝis la transformigo de la gerila armeo FALINTIL en ŝtatan armeon FDTL. Iuj eksaj batalantoj malakceptis la transformon, kaj kreis neleĝajn armitajn bandojn en Orienta Timoro, kiuj ĝis nun plu aktivas.