FBReader (prononcu fo-bo-rider, aŭ Foboridero) estas libera bitlibroprezentilo. Ĝi kapablas legi bitlibrojn en la jenaj formoj: EPUB, FictionBook, HTML, plucker, PalmDoc, zTxt, TCR, CHM, RTF, OEB, sen-DRM-a mobipocket kaj .txt. Ĝi unue haveblis en januaro de 2005.

FBReader

FBReader je Maemo
Lasta stabila versio 1.3.8
(26-a de februaro 2012)
Operaciumo Androido, Vindozo, Linukso, Mac OS X kaj aliaj.
Programlingvo C++, Java
Retejo www.fbreader.org
vdr

La komencaj literoj «FB» en la nomo «FBReader» devenas el la nomo de bitlibra normo FictionBook, populara en Rusio (la lando kie FBReader aperis[1]); komence la libroprezentilo celis precipe ĉi tiun libroformon. Tamen poste la ĉefan lokon okupis ePub; nun Fikŝenbukon la aŭtoroj malpli atentas, kaj por legi librojn fikŝenbukajn ekzistas pli taŭgaj prezentiloj — ekz-e CoolReader, kapabla prezenti la piednotojn paĝosube, tabelojn ktp.

Referencoj redakti

  1. FBReader and its .fb2 format, maemo.org forum, 2005

Eksteraj ligiloj redakti