La akronimo FIDIK subtenas titolon: Federacio Internacia De Inĝenieroj Konsultaj en Esperanto, el la originala Franca: FIDIC Fédération Internationale Des Ingénieurs-Conseils. La fakto mem, ke la organizaĵo havas Francan titolon portas ateston pri ĝia fondiĝo en 1913 pere de tri landoj, ĉiu el kiuj tute aŭ parte estas franclingva. La fondintaj membro-landoj de la FIDIK estis Belgio, Francio kaj Svislando.

Servoj redakti

Troviĝanta ĉe la Monda Komerca Centro en Ĝenevo, Svislando, FIDIK celas reprezenti tutmonde la konsult-inĝenieran industrion pere de antaŭenigado de la komercaj emoj de firmaoj provizantaj teknologi-bazitajn, intelektajn servojn por la konstruita kaj natura medioj. Funkciigata plejparte per volontuloj, FIDIK estas konata en la konsultada inĝeniera industrio por ĝia laborado por difini Kondiĉojn de Kontrakto por la Konstruada Industrio tutmonde.

Firmaoj kaj organizaĵoj, kiuj apartenas al FIDIKaj naciaj membro-asocioj estas instigitaj anonci sin kiel FIDIK-membroj kaj uzi la FIDIKan emblemon. La uzo de la emblemo estas strikte kontrolata, kaj ĉiuj FIDIK-produktaĵoj kaj servoj estas protektitaj per la FIDIKa komerc-marko.

Agadoj redakti

FIDIK organizas konferencojn, seminariojn kaj staĝojn. La FIDIKa trejnada manlibra Gvidlibro pri Praktikado - la komerco de profesiaj servaj firmaoj estas konata tra la tuta profesio pri konsulta inĝenierado. FIDIK ankaŭ havas librovendejon kaj eldonas internaciajn kontraktojn kaj komercajn praktikajn dokumentojn, kiuj estas uzataj kiel gvidiloj kaj ŝablonoj tra la tuta mondo.

FIDIK estas plej konata pro sia vasta spektro de Normaj Kondiĉoj de Kontrakto por Konstruado, Fabrikejo kaj Desegnado-Konstruado, EPK/Turn-ŝlosilaj Projektoj kaj Desegnadaj, Konstruadaj kaj Funkciigaj projektoj. Detaloj pri tio estas haveblaj ĉe la FIDIKa Librovendejo. FIDIK ankaŭ eldonas Interkonsenton pri la Klientaj/Konsultantaj Modelaj Servoj kune kun la Sub-Konsulta Interkonsento kaj la Komuna Entreprena Interkonsento.

FIDIK eldonas la MEB Harmoniigitan Eldonon de la Konstruada Kontrakto, kio estas uzata pere de Multnaciaj Evoluigaj Bankoj, inter kiuj estas la Monda Banko por iliaj projektoj. Ĝis 2002, FIDIK estis respondeca pri FIDIKdirekt, la Internacia Adresaro de Konsultaj Inĝenieroj. Ĉi tiu presita kaj enreta adresaro enlistigis internaciajn konstruadajn firmaojn interalie inĝenierojn, kontraktistojn, arkitektojn, termezuristojn kaj iliajn profesiajn konsilistojn interalie bankojn, advokatojn, riskomanaĝerojn kaj similajn.

Externaj ligoj redakti