FIM-92 Stinger estas infraruĝe direktita aerdefenda raketo, kiu estas lanĉebla desur la ŝultro kontraŭ aeraj celoj. Ĝin produktas la usona entrepreno Raytheon.

FIM-92 Stinger estis evoluigita kiel homportebla grund-aera raketo (angle Man Portable Air Defense System (MANPADS)). Ĝi estis posteulo de FIM-43 Redeye, kies evoluo komenciĝis en 1959. La Stinger estis ekproduktita en 1980 en Usono kaj disvastiĝis dismonde. La originala produkta firmao estis General Dynamics, kiu vendis la produktajn rajtojn al reketa specialisto Raytheon, pli frue Hughes MSC.

La misilo famiĝis post sukcesa uzo kontraŭ la soveta helikoptero Mi 24 en Afganistano en la 1980-aj jaroj. Post forlaso de Afganistano en 1989, multajn misilojn povis reakiri la Usono por eviti ties uzon kontraŭ civilaj aviadiloj. CIA ankaŭ apogis per Stinger la angolajn ribelantojn de UNITA en Angolo ekde 1986.

Teknikaj informoj redakti

Tipo Infraruĝe direktita aerdefenda raketo
Povumo
Rapideco (Vmaks) Maĥo 2,2
Maksimuma flugdaŭro ĉ. 20 sekundoj
Efika atingopovo
  • FIM-92A: 4 km
  • FIM-92B: 4,8 km
Maksimuma atingopovo okaze de bonaj cirkonstancoj: 10 km
Minimuma atingopovo 0,2 km
Maksimuma batalalto
  • FIM-92A: 3,5 km
  • FIM-92B: 3,8 km
Minimuma batalalto praktike grund-nivele
Pelaĵo solidaĵo (Dual-ŝub)
Maso
Kompleta sistemo 15,8 kg
Direkta armilo 10,1 kg
Eksploda parto 3 kg, el kiu 310 g HTA-eksplodaĵo
Mezuroj
Longo 1,52 m
Diametro 0,07 m
Envergur(et)o 0,091 m

La misilo eklanĉas post ellaso de iom da gaso en distanco de kelkaj metroj de la homo. La misilo direktas sin mem al la celo kaj eksplodas per ioma malfruo post la trafo, ene de la celo. Okaze de maltrafo, la misilo eksplodas post 12 sekundoj.

Similaj sistemoj redakti