Fabian Gottlieb von Bellingshausen

Fabian Gottlieb VON BELLINGSHAUSEN, prononco [FAbian GOTlib fon BELinkshaŭzn], ankaŭ konata ruslingve kiel Фаддей Фаддеевич Беллинсгаузен, prononco [FadEJ FadEJeviĉ BELinsgauzen], (n. la 20-an de septembro 1778 sur la insulo Saaremaa, germane nomata Ösel, nuna Estonio - m. la 25-an de januaro 1852 en Kronŝtadt) estis maroficiro de la Rusa Imperio. Devene li estis nobelo el familio de germanaj baltoj. Li estris la duan rusan ĉirkaŭmondan ekspedicion. Dum tiu ekspedicio, Bellingshausen fariĝis unu el la tri unuaj eŭropanoj, kiuj vidis la antarktan kontinenton el la ŝipo Vostok. Li estis akompananto tie de Miĥail Lazarev.

Fabian Gottlieb von Bellingshausen
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1778 (1778-09-09)
en Saaremaa, Ösel County,  Rusia Imperio
Morto 13-an de januaro 1852 (1852-01-13) (73-jaraĝa)
en Kronŝtato
Tombo Kronŝtato
Lingvoj rusagermana
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Naval Cadet Corps • Sankt-Peterburga Mararmea Instituto
Okupo
Okupo esploristo • kartografomilitisto • seafarer
vdr
Portreto de Fabian Gottlieb von Bellingshausen
Admiralo von Bellingshausen

Honorigoj redakti

Laŭ lia nomo nomiĝis pluraj geografiaj objektoj en kaj apud la Antarkto, ekzemple la maro Bellinghausen okcidente de la antarkta duoninsulo, kaj la monto Bellinghausen de 1380 metroj (krome ankaŭ monto de iom pli ol 3340 metroj en la kanada teritorio Jukonio, parto de la Nacia Parko Kluane), krome glaĉero nomata "ketedralo Bellinghausen", insularo en la teritorio Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj kaj pluraj aliaj.