Fadena fromaĝo

speco de itala fromaĝo

Fadena fromaĝo estas la kolektiva nomo por diversaj specoj de fromaĝo, kiuj estas karakterizitaj de speciala produkta procezo, en kiu la kazeo acidiĝas, do "fromaĝiĝas", poste boliĝas kaj eltiriĝas en longajn fadenojn. Diversaj lingvoj por tio uzas la korespondan nomon en la itala, pasta filata, kio signifas "fadenigita pasto", mallongigo de la termino formaggio a pasta filata, kiu proksimume tradukiĝas kiel "fromaĝo farita el ŝpinita pasto" (de filare, ŝpini, streĉi kaj de filo, fadeno). Konataj variaĵoj el Italio estas Mocarelo kaj Provolono, sed ankaŭ fromaĝoj de aliaj originoj kiel Pareniko en Slovakio kaj Ĉeĉil (armene չեչիլ) aŭ Ĉeĉili (kartvele ჩეჩილი) en Kaŭkazo estas faritaj uzante la saman procezon.

Bulgara fadenfromaĝo

Tipoj redakti