Fafnir estas figuro de la norda mitologio, tradiciinta en la libro Edda, kiu estas oldnorda kolektado de Dioj- kaj heroojrakontoj.

Fafnir
nord-ĝermana mitologia personaĵo • mita serpento • drakonano
Verko nord-ĝermana mitologio
Informoj
Sekso vira
Mortigita de Sigfrido la drakmortiginto
Patro Hreiðmarr
Gefratoj Regin • Ótr
vdr
Drako Fafnir sur la ponto Kaiserbrücke (Mainz)

Laŭ tio Fafnir estas la filo de la grandegulo Hreidmar. Liaj fratoj nomiĝas Otur kaj Regin.

En la Edda oni legas ankoraŭ, ke la tri dioj Oðinn, Loki kaj Hönir erare mortigas la filon de Hreidmar, kiu havis ĵus la formon de lutro. Ili pagas la pagendan rekompenc-monon per la malbenita orriĉaĵo de la nano Andvari. Tiu ci riĉaĵo portas al malrajtaj posedantoj ĉiam diskordon kaj malbonŝancon. La plej fama fragmento de tiu ĉi riĉaĵo estas la ringo Andvaranaut.

Hreidmar, kiu estas avarecplena, rifuzas doni al siaj filoj Fafnir kaj Regin parton de la riĉaĵo. Tial mortpikas Fafnir lin kaj minacas ankaŭ mortpiki Regin-on, se eble li volus ricevi parton.

Regin tiam fuĝas kaj fariĝas poste mentoro de Sigurd.

Fafnir iras al kaverno sur la Gnita-erikejo; tie li kuŝis sur sia oro por gardi ĝin. Iom post iom li alprenas la formon de drako. Li ankaŭ havas la Oegishjalmr - la terurhelmon - , kiu ŝanĝas lian eksteron ankoraŭ pli terura.

Sigurd mortigas Fafnir-on per sia glavo Gram kaj mortigas ankaŭ Regin-on (kvankam grandegulo, intertempe tamen en formo de etulo), kiu deziras teni la riĉaĵon por si kaj posedas nun helmon, ringon kaj ŝirmejon.

Posta uzateco redakti

Richard Wagner uzis ĉi tiun mitologion kiel fonon por verki sian opero-serion Der Ring des Nibelungen.