Fai della Paganella

komunumo de Italio

Fai della Paganella estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Trentino kaj Supra Adiĝo/Sudtirolo kaj en ties pli suda provinco Trento, en la nordo de la ŝtato. Najbaraj komunumoj estas Spormaggiore, Mezzolombardo, Cavedago, Zambana, Zambana, Andalo kaj Terlago.

Fai della Paganella
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco TN Trento
Geografia situo 46° 11′ N, 11° 4′ O (mapo)46.18333333333311.066666666667Koordinatoj: 46° 11′ N, 11° 4′ O (mapo)
Alto super marnivelo 958 m [+]
Areo 12 km²
Loĝantaro 936 (2023)
Loĝdenso 77 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Spormaggiore, Mezzolombardo, Cavedago, Zambana, Zambana, Andalo, Terlago (2005)


Poŝtkodo 38010
Imposta kodo D468
Kodo laŭ ISTAT 022081
Telefona prefikso 0461
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Fai della Paganella situas en grandioza panorama altebenaĵo, ĉirkaŭ 1000 metrojn super la marnivelo, de kie admireblas la valo de rivero Adige, ĉe la deklivoj de monto Paganella.

La komunumo evoulis kiel turisma kaj klimata stacio, somera kaj vintra, kiu per sia malvarmeta, milda klimata proponas multajn oportunajn pro sia natura valora aspekto, siaj karakteriizaj anguloj kaj sia bone konata gastigemo.

La historio de la komunumo estas malnova, kaj pri ĝi memorigas arkeologiaj elfosaĵoj: tuj ĉe Dos Castel, montrantaj spurojn de la Retoj, popolo antaŭromia, kaj aliaj atestantaj gravan establiĝon eĉ bronzepokan.

Ĝi estas ideala loko por tiuj kiuj ŝatas ripozi sur la naturaj, panoramaj terasoj, biciklante aŭ promenante sur verdaj herbejoj kaj en la arbaroj aŭ laŭlonge de la temaj vojetoj, ĉirkaŭantaj la vilaĝon, sed ankaŭ sur la iom pli lacigaj padoj de Paganella (alta 2125 metrojn) aŭ de monto Fausior.

Al tiuj naturaj gimnastikejoj envolvitaj en la verdo, aldoniĝas kunvenejoj, malstreĉigaj ĉu por la korpo ĉu por la menso: ekzistas distriĝa centro proponanta plurajn oportunojn. La vilaĝo estas ideala loko por la amantoj de ripozado kaj sporto, aparte por la familioj, dank' al la eventoj dediĉitaj specife al la infanoj.

Fai della Paganella estas tre konata pro siaj modernaj skiinstalaĵoj, kiel skikurejoj kiuj alvenas ĝis la vilaĝo kaj plie pro la larĝa Neĝo-Amuzparko lokita ĝuste en la vilaĝcentro. Krome en la vilaĝo troviĝas du preĝejoj, la paroĥejo de San Nikolo, kaj la pli malnova preĝejo de San Rocco.

Inter la plej konataj historiaj konstruaĵoj elstaras la palaco de Fai, konstruita proksimume en la jaro 1620 de grafoj Spaur kiel somera rezidejo.

Rilate al gastigado la vilaĝo proponas tre konfortajn altkvalitajn strukturojn: famajn bonfartcentrojn, sed ankaŭ agroturismajn gastejojn, apartamentojn kaj altkvalitajn feri-domojn, kiuj bone enkadriĝas en la arkitekturo de la vilaĝo, ankoraŭ gardanta sian tipan montaran aspekton.

Fonto: faldfolio de Itala Esperanto-Federacio.