Faiza Bouguessa (naskita en 1983 en Romans-sur-Isère) estas alĝeria-franca mododezajnistino kaj kreiva direktoro. Ŝi estas la fondinto de la modomarko Bouguessa, kiu koncentriĝas pri la alkutimiĝo de homoj al modestaj islamanaj vestaĵoj, estante ekologiamika.

Faiza Bouguessa
Persona informo
Profesio
Okupo mododezajnisto • entreprenisto vd
vdr

Kariero redakti

Faiza Bourguessa devenas de familio el Sétif en Alĝerio[1]. Ŝia patrino instigis ŝin fariĝi mododezajnistino ekde junaĝo[2]. Bouguessa estas aŭtodidakta fasonistino sed faris multajn staĝojn en tajlorejoj dum ŝi studis anglan literaturon ĉe la Universitato Jean Moulin en Lyon de 2002 ĝis 2004[3]. Dum ĉi tiuj staĝoj ŝi lernis la bazajn scioj de ŝablonfarado kaj evoluigis komprenon de ŝtofaj trajtoj. Ne eblis al ŝi ĉeesti modolernejon pro manko de financaj rimedoj[4].

Inter 2006 kaj 2012 ŝi laboris kiel flugservistino por la flugkompanio Emirates en Dubajo[5].

En 2014 ŝi kreis la modomarkon Bourguessa en Dubajo.

Interkultura modo redakti

La vestaĵa marko komence vendis abajojn[6], antaŭ ol vendi ankaŭ vestaĵojn kiel roboj, ĉemizoj, pantalonoj kaj jakoj. La ĉefa celo malantaŭ la marko estas antaŭenigi daŭripovon ene de vestaĵoj[7] en kombino de transkultura komunikado kaj akceptemo de modesta islamana modo[8] por certigi ke virinoj kun diversaj dimensioj kaj el diversaj kulturaj fonoj povas senti sin sekuraj kaj komfortaj en tiaj vestaĵoj[9][10]. Bouguessa serĉis inspiron en vestaĵoj kiel kaftanoj kaj abajoj por transponti la fendon inter kulturoj[11][12]. La pozitivaj aspektoj de diversaj kulturoj influis ŝian kulturan kaj teknikan komprenon de modo[13].

La dezajnoj de Bouguessa kreskis imense en populareco kiam kantistino Beyoncé portis vestaĵon de Bouguessa por fotosesio en 2017[14]. En 2018, kelkaj de la dezajnoj de Bouguessa formis parton de ekspozicio pri islama modo en kunlaboro kun belartaj muzeoj en San Francisko, Usono[15].

Referencoj redakti

  1. (fr) L’élégance minimaliste de bouguessa, The Casbah post, la 20-an de Aprilo 2018
  2. . Faiza Bouguessa On The Global Appeal Of The Abaya | Fashion (en-GB) (2018-11-27). Alirita 2023-11-17.
  3. . Beyoncé-worn brand Bouguessa is ideal for an elegant Eid (angle) (2018-06-09). Alirita 2023-11-17.
  4. . Stylish, Modern Abayas: Bouguessa | Style.com/Arabia (en-GB) (April 27, 2014). Alirita 2023-11-17.
  5. . Beyoncé-worn brand Bouguessa is ideal for an elegant Eid (angle) (2018-06-09). Alirita 2023-11-17.
  6. . Stylish, Modern Abayas: Bouguessa | Style.com/Arabia (en-GB) (April 27, 2014). Alirita 2023-11-17.
  7. Faiza Bouguessa's Pledge For The Planet (en-US). Alirita 2023-11-17.
  8. Noto: branĉo de la modoindustrio influita de islamaj principoj estas konata kiel islama modo.
  9. . Faiza Bouguessa On The Global Appeal Of The Abaya | Fashion (en-GB) (2018-11-27). Alirita 2023-11-17.
  10. The Fashion Interview: Faiza Bouguessa (en-gb) (2023-01-18). Alirita 2023-11-17.
  11. . Beyoncé-worn brand Bouguessa is ideal for an elegant Eid (angle) (2018-06-09). Alirita 2023-11-17.
  12. Bouguessa Make Modest Fashion Clothes That Don’t Compromise on an Iota of Style (en-US). Alirita 2023-11-17.
  13. (en) Hams Saleh Dubai, French Algerian designer Faiza Bouguessa discusses her Spring/Summer collection, Arab News, la 12-an de Aprilo 2024
  14. . Beyoncé-worn brand Bouguessa is ideal for an elegant Eid (angle) (2018-06-09). Alirita 2023-11-17.
  15. First Friday: Textile Traditions in Contemporary Muslim Fashions. Alirita 2023-11-17.

Vidu ankaŭ redakti