Fajeze Haŝemi

Fajeze HAŜEMI (perse فائزه هاشمی رفسنجانی; naskiĝis la 29-an de septembro 1958, Ĥomo, Irano) estas irana politikistino kaj ĵurnalistino. Inter 1996 kaj 2000 ŝi estis membro de la irana parlamento.

Fajeze Haŝemi
perse فائزه هاشمی رفسنجانی
Persona informo
Naskonomo Faezeh Hashemi Bahramani
Naskiĝo la 29-an de septembro 1958
en Ĥomo, Irano
Religio islamoDekduimamismo vd
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Birmingama Urba Universitato • Alzahra University • Islama Libera Universitato vd
Partio Islama Irana Partoprena Fronto • Executives of Construction Party vd
Familio
Patro Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani vd
Patrino Effat Marashi vd
Gefratoj Yasser Hashemi Rafsanjani • Mohsen Hashemi • Mehdi Hashemi Rafsanjani • Fatemeh Hashemi Rafsanjani vd
Profesio
Okupo aktivulo • ĵurnalistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estas elstara voĉo por la rajtoj de virinoj[1] kaj la filino de eks-prezidento de Irano Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani.

Kariero redakti

Ŝi havas magistron en internacia homarajta juro de Birmingham City University.

La aktivan politikan agadon Fajeze Haŝemi komencis en 1992. En 1996 ŝi estis elektita deputito de la Meĝliso de la kvina kunvoko laŭ Tehrana elekta distrikto. Fajeze Haŝemi ŝubtenadis la registaron de Mohammad Ĥatami, establita en 1997. Ŝi estas la fondintino kaj ĉefredaktorino de la gazeto «Zan» («Virino»). Ŝi ekis la ĵurnalistan enketadon de la atako de anoj de la junulara radikala organizaĵo «Hizbulaho» kontraŭ ministroj Abdula Nuri kaj Ataola Mohaĝerani. Rezulte ŝi publikigis materialojn, el kiuj videblis partopreno de Mohammad Reza Nagdi, vickomandanto de la Fortoj de la protektado de justordo. Kontraŭ ŝi estis farita la kriminala afero pro akuzo pri disvastiĝo de nerevizita informo. Tamen la asizo ne estis finita pro la fermo de la gazeto «Zan» fare de tribunalo post publikigo de la intervjuo kun la edzino de eks-ŝaho de Irano.

Dum la parlamenta balotado en 1996 Fajeze Haŝemi subtenis Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani, kiu penis iĝi la prezidento de Meĝliso. Adeptoj de la akcelado de reformoj ekis la kampanjon pri diskreditago de Rafsanĝani kaj liaj parencoj. Said Haĝarjan publikigis en sia gazeto «Sobh-e Emruz» («Hodiaŭ matene») la materialojn de kaŝita kunveno de la estraro de la Partio de la servistoj de kreado, dum kiu Fajeze Haŝemi akre kritikis agojn de la prezidento Mohammad Ĥatami kaj de la ministro pri internaj aferoj Abdula Nuri. Ankaŭ laŭ postulo de Said Haĝarjan ŝi ne estis enlistigita inter la kandidatoj, subtenataj de la reformistoj, do ne ricevis necesan kvanton da voĉoj.

En 2021, ŝi alvokis Ali Ĥamenei akcepti debaton kun ŝi, io nepensebla en la reĝimo, en kiu la supera gvidisto ne partoprenis en la publika politika vivo[2]. Ŝi ankaŭ memorigis, ke dum la tumulto en la lando en 2017, 2018 kaj 2019, la manifestaciantoj ne postulis la "morton de Usono", sed kritikis la administradon de la lando[3].

Referencoj redakti

  1. angle Civic Media Observator
  2. perse "Faizah Hashemi: Mi preferas debati kun sinjoro Ĥamenei memarkivo, ایندیپندنت فارسی (Independent persian), la 29-an de marto 2021, alirite la 22-an de aprilo 2021.
  3. angle "Who is afraid of Iran’s Faezeh Hashemi?" arkivo, Atlantic Council, la 20-an de aprilo 2021, alirite la 22-an de aprilo 2021.