Fajrobrulo estas danĝera, epidemia, tre rapide disvastiĝanta bakteria malsano de plantoj. Ĝi ekaperis ĉ. 1800 en Usono kaj atingis Eŭropon en 1957, kie ĝi disvastiĝis el Anglio tra la tuta kontinento.

La danĝera infekta tempo estas printempo kaj somero. La florojn de la arboj infektas migraj birdoj, akvogutoj, insektoj (muŝoj, abeloj, vespoj, burdoj).

La infektanto redakti

La etbastonforma bakterio Erwinia amylovora prosperas plej bone ĉe alta aera humideco kaj la temperaturoj inter 15 kaj 27 gradoj celsiusaj. Plej ofte disvastigas ĝin insektoj.

La bakterio Erwinia amylovora estas damaĝanto, kiu kaŭzas la velkon kaj formorton de folioj kaj floroj kaj ofte tiun de branĉetoj, branĉoj, kaj la tuta arbo.

Simptomoj redakti

La simptomoj estas: la infektado aperas unufoje ĉe la folioj, iom pli poste ĉe la folioj, kiuj abrupte velkas, koloriĝas al bruno, nigro. La ŝosopintoj kurbiĝas suben, la junaj plantoj formortas dum 2-3 semajnoj. Por klara diagnozo necesas laboratoria ekzameno.

Krom tiuj aperas ĉe la infektitaj lokoj bakteria mukoeksiĝo, tio kaŭzas vintre ensinkon de la arboŝelo. La plej endanĝeraj plantoj estas pom- kaj pirarboj same kiel cidonio kaj kratago.

Farendaĵoj redakti

Ĉar la fajrobrulon kaŭzas bakterio, kiu estas ege infektema, oni devas tuj senradikigi kaj forbruli la tuŝitajn plantojn, por ke oni baru la pluinfektiĝon, kaj anonci la malsanon ĉe la loka plantoprotektada instanco.

La malsano signifas por la homo nenian danĝeron.

Eksteraj ligiloj redakti