Regado de fajro fare de unuaj homoj estis turnpunkto en la socikultura evoluo, kiu ebligis homojn disvastiĝi pro la nutrado per kuiritaj proteinoj kaj karbohidratoj, pro ebligo de homa agado dum noktaj horoj kaj pro protekto kontraŭ rabbestoj.[1]

Kiel (kaj kiam) homoj unue faris fajron? - arkeologo Andrew Sorensen (Universitato de Lejdeno)

Pruvoj redakti

Orienta Afriko redakti

La unuaj pruvoj pri homa fajroregado devenas de diversaj arkeologiaj ejoj en orienta Afriko, kiel ekzemple Chesowanja ĉe la lago Baringo, Koobi Fora, kaj Olorgesailie en Kenjo.

La trovaĵo de Chesowanja estas peco de ruĝa argilo datita je aĝo de 1,42 milionoj da jaroj.[2] Revarmigo de la pecoj trovitaj evidentigis, ke la argilo estis varmigita ĝis 400 °C por malmoliĝi.

Ĉe Koobi Fora la ejoj FxJjzoE and FxJj50 montras pruvon de fajroregado fare de Homo erectus de 1,5 milionoj da jaroj antaŭ nun, pro la ruĝiĝo de sedimento, klarigiebla nur per varmigo inter 200 kaj 400 °C.[2]

Fajrejosimila kaveto troviĝas ĉe Olorgesailie, Kenjo. Iom da mikroskopa lignokarbo estis trovita tie, sed ĝi povintus rezulti de natura arbeta fajro.[2]

En Gadeb, Etiopujo, fragmentoj de tofo welded tuff ŝajne bruligitaj estis trovitaj ĉe la ejo 8E. Sed rebruligo de la rokoj eble okazis pro loka vulkana agado.[2] Oni trovis ilin inter aliaj aŝelejonaj trovaĵoj kreitaj de H. erectus.

En la meza valo de la rivero Awash oni trovis konformajn kavetojn de ruĝa argilo, kiuj eble estis kreitaj pro temperaturoj de 200 °C.[2]

Suda Afriko redakti

La plej frua pruvo pri fajroregado fare de homoj estis trovitaj ĉe Swartkrans, Sudafriko. Pluraj bruligitaj ostoj estis trovitaj inter aŝelejonaj iloj kaj ostoj kun markoj faritaj de homoj tranĉoj.[2] Tiu ejo montras ankaŭ la unuajn spurojn de karnomanĝado de H. erectus. La kavo de fajrejoj en Sudafriko entenas bruligitajn aĵojn datumitaj de 0,2 ĝis 0,7 milionoj da jaroj AN, kiel ankaŭ diversaj aliaj trovejoj, ekzemple la kavo Montagu (0,058 ĝis 0.2 milionoj da jaroj AN) kaj la enfluejo de la rivero Klasie (rivero) (0,12 ĝis 0,13 milionoj da jaroj AN).[2]

La plej grava trovaĵo estas tiu de la akvofalo Kalambo en Zambio, kie diversaj aĵoj rilate al fajroregado fare de homoj estis retrovitaj, inter kiuj karbonigitaj ŝtipoj, lignokarbo, ruĝigitaj areoj, karbonigitaj herbaj tigoj kaj aliaj. La trovejo estis datumitaj per karbono 14 je 61.000 AN kaj je 110.000 per aminacida datigmetodo.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. . Energy and Human Evolution. Alirita 2007-11-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-14. Alirita 2022-08-07.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 (February 1989) “Hominid Use of Fire in the Lower and Middle Pleistocene: A Review of the Evidence”, Current Anthropology 30 (1), p. 1–26. doi:10.1086/203705. Alirita 2007-11-12..