1 470kristanismo

Fajuoj (transskribo de angla Fayu; alia nomo estas Sehudate[mankas fonto]) estas indiĝena popolo de proksimume 1 400 homoj en Okcidenta Nov-Gvineo, Indonezio, kiu konsistas el kvar subgrupoj: la sefojdioj (Sefoidi), la tearioj (Tearü), la ijarikoj (Iyarike) kaj la tigreoj (Tigre). Laŭ Ethnologue, Sehudate estas kvina subgupo.[1] La fajuoj vivas en la regiono Okcidenta Papuo, inter la riveroj Klihi Ano kaj Didiund Rouffaer.

Fajuoj
etno en Indonezio • Indoneziaj indiĝenoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
vdr

La ĉasistoj-kolektistoj-kulturo de la fajuoj konas ŝtonhakilojn, sagojn kaj arkojn. Agro- kaj ĝardenkultivadon ili ne konas. Ili ordinare estas endogamiaj kaj konas la leviraton. La etno antaŭe konsistis el eble 2000 homoj, sed je la komenco de la 1990-a jardeko, ŝrumpis[mankas fonto] al proksimume 400 homoj.[2] En 2012, tamen, ekzistis laŭ SIL ĉirkaŭ 1 400 parolantoj de la fajua lingvo. La religioj de la grupoj estas tradiciaj religioj, kaj nun grandparte specoj de kristanismo[1] – la lasta grandparte, laŭ la organizo Joshuaproject.[3]

Fontoj redakti

  1. 1,0 1,1 https://www.ethnologue.com/language/fau (februaro 2018)
  2. http://papuaweb.org/bib/hays/loc/FAYU.pdf Arkivigite je 2016-04-06 per la retarkivo Wayback Machine (nur la 1991-a numero; februaro 2018)
  3. http://joshuaproject.net/people_groups/11193/ID (februaro 2018)

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti