Fakaltlernejo de Erfurto

La Fakaltlernejo de Erfurto (germane: Fachhochschule Erfurt) estas unu el tri altlernejoj en la turingia ĉefurbo. Fondite en 1991, ĝi havis dum 4.550 studentoj kaj 373 kunlaborantoj (inter ili 175 scienculoj) en 2012/13. Ekde 2012 la alternejon estras Kerstin Wydra, transpreninte la postenon de la longjara direktoro Heinrich Kill. Kancelierino akutala estas Heike Klemme.

Fakaltlernejo de Erfurto
faka altlernejo • publika universitato
Informoj
fondodato 1-a de oktobro 1991
Situo
Geografia situo 50° 59′ 3″ N, 11° 2′ 33″ O (mapo)50.984111.0424Koordinatoj: 50° 59′ 3″ N, 11° 2′ 33″ O (mapo)
lando Germanio
Nombroj
nombro de studentoj 4 218 vd (stato: 2021)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes
• Konferenco de Altlernejaj Rektoroj
• Informationsdienst Wissenschaft
• German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V. vd
Fakaltlernejo de Erfurto (Turingio)
Fakaltlernejo de Erfurto (Turingio)
DEC
Fakaltlernejo de Erfurto
Fakaltlernejo de Erfurto
Fakaltlernejo de Erfurto (Germanio)
Fakaltlernejo de Erfurto (Germanio)
DEC
Fakaltlernejo de Erfurto
Fakaltlernejo de Erfurto
Map
Fakaltlernejo de Erfurto
vdr

Historio redakti

Malgraŭ ĝia juneco (fondo en la 1-a de oktobro 1991) la institutoj sekvas maljunan erfurtan tradicion altlernejan. La jam en 1946/47 fonditaj Inĝenieraj lernejoj por hortikulturo kaj konstruscienco formis la bazon por kvar de sume ses fakultatoj. Ĝi eĉ havas radikojn en la 1901 fondita prusa Königlich preußische Baugewerkschule. Krome la fakaro de Prizorgadtekniko (hodiaŭ: Fakultato por konstruaĵtekniko kaj komputiko) festis en 2000 la 45-an datrevenon de sia fondiĝo.

 
ejoj ĉe Steinplatz
 
seminariejo Leipziger Straße meze de arboreto idilieca.

Ofertoj redakti

Al la pli maljuna fakaro pri arkitekturo, konstruinĝenieriko, ĝardenado, pejzaĝa arkitekturo, socialaĵoj kaj prizorgadtekniko aldonitis en 1992 unu pri ekonomiko. Tute novaj aferoj inter la oferto de aliaj fakaltlernejoj en Orienta Germanio estas la orientiĝeblecoj pri konservado, restaŭrado kaj mobilecologio. Al tio estas komplementa en 2000 malfermita superfakulta Studprogramo pri aplikata informadiko (de amaskomunikiloj, de inĝenierado, de ekonomio).

Ekde 2007/08 la studo de Forstscienco kaj ekosistema manaĝado pliriĉigas la tradicie "verdan" trejnadon en Erfurto. Establitis la orientiĝo Klerigado kaj edukado de infanoj ene de la fakultato pri aplikitaj socialaj sciencoj, ekde 2012 eĉ daŭre. En 2008/09 alvenis Planado urba kaj spaca kaj Tramvojologio. En 2009/10 oni ekinstruis mobilecinformadikon.

Strukturo redakti

 
iama Baugewerkschule je Schlüterstraße, nun la sidejo de la arkitektura fakultato.
 
ĉefa enirejo ĉe la kampuso de Altonaer Straße.

La fakaltlernejo ofertas bakalaŭriĝ- kaj magistriĝeblecoj en sume 13 specialaj fakoj, organizitaj ĉe 6 fakultatoj (nomoj de la fakoj kun la oficialaj germanaj nomoj):

Fakultato Aplikitaj socialaj sciencoj

  • Soziale Arbeit (sociala laboro)
  • Pädagogik der Kindheit (pedagogio ĉe infanoj)
  • Bildung und Erziehung von Kindern (klerigo kaj edukado de infanoj)

Fakultato Arkitekturo kaj urba planado

  • Architektur
  • Stadt- und Raumplanung (urba kaj regionspaca planado)

Fakultato Konstruinĝenieriko kaj konservado/restaŭrado

  • Bauingenieurwesen
  • Konservierung und Restaurierung

Fakultato Konstruaĵtekniko kaj komputiko

  • Angewandte Informatik (aplikita informadiko)
  • Verkehrsinformatik (mobileca informadiko)
  • Gebäude- und Energietechnik (konstru- kaj energitekniko)

Fakultato Pejzaĝarkitekturo, ĝardenado kaj forstado (en la Krämpfer-ĝardenoj)

  • Gartenbau
  • Landschaftsarchitektur
  • Forstwirtschaft

Fakultaro Ekonomio-loĝistiko-trafiko

  • Verkehrs- und Transportwesen (trafiko kaj transporto)
  • Eisenbahnwesen (fervojo)
  • Wirtschaftswissenschaften (ekonomiko)

Instruseminarioj redakti

La ses fakultatoj troviĝas sur kvar lokoj:

  • Altonaer Straße (kvazaŭ la centro kun kampuso, studenta kantino, aŭlego, biblioteko, kalkulcentro i.a.)
  • Leipziger Straße (kun arboreto kaj pejzaĝa trejnadparko)
  • Schlüterstraße (la plej tradicia ejo)
  • Steinplatz (i.a. kun lingvolaboratorio)

Esplorado redakti

Ekde la fondiĝo de la altlernejo estas bonaj kooperacioj kun inter si ege malsamaj entreprenoj kaj institucioj regionaj kaj municipaj.

Esenca punkto por la esploradoj de la fakaltlernejo kuŝas en la aplikita esplorado kaj servo-preto, en la konekso de teorio kaj praktiko. Celo estas la pretigo de reserĉad- kaj evolupotencojn aparte por etaj kaj mezaj entreprenoj de Turingio, kiuj sen fremda helpo ne tiom sukcesus.

Esploradfokusoj de 2013 estis:

  • Novaj mobilecsistemoj kaj solvoj efikaj de loĝistiko
  • Infanaj, junularaj kaj socialaj malfacilaĵoj
  • Longefika planado kaj konstruado, manaĝado de inteligenta utiligo de grundoj kaj krudmaterialoj

Tiaj fokusoj subtenu la profiligon de la altlernejo kaj diferencigu ĝin de samtipaj edukejoj aliloke.

Kontaktoj internacien redakti

La fakaltlernejo havas ĉ. 70 ĝemeluniversitatojn en la tuta mondo. Tiel oni ne nur donas al la germanaj studentoj la eblecon staĝi en fremda lando, sed ankaŭ al la alilandanoj veni Erfurton por plukleriĝi.

Danke al elstaraj kondiĉoj koncerne lingvotrejnadon en la lingvocentro kaj al daŭra kaj detala informado kaj subteno dum la restado (kun fina resuma interparolado), la ĉeesto de fremdaj studentoj en Erfurto kiel elble plej bone akompaniĝas.

Ekde 2005 estas organizita pojare du semajnojn daŭranta Internacia somera lernejo pri aktualaj temokompleksoj ekonomiaj.

Pluklerigadcentro redakti

La altlerneja pluklerigadcentro konsideras sin partnero regiona por scienca pluklerigado. Danke al kontinua kunlaboro kun praktike agadantoj, la centro garantias specialajn klerigadofertojn por entreprenoj kaj personoj profesie laborantaj. Konsistas la oferto el kongresoj, kongresetoj, laborrondoj, seminarioj kaj kursoj.

Jen kelkaj ofertoj:

  • Gastekniko kaj gasprovizado
  • Malebligo de forto, arbitracio en konfliktoj kaj maleskalado en lernejoj kaj porjunulara laborado
  • Manaĝerado de personaro
  • Trejnado de manaĝeroj de nemoveblaĵoj
  • Sociala laboro juda
  • Mediacio
  • Merkatika manaĝado
  • Evoluigo de personaroj
  • Trejnado de ekonomikistoj socialaj
  • Trejnado de hejmestroj
  • Psikiatrio sociala

Aldone redakti

Porinfana universitato redakti

Estis la fakaltlernejo la unua universitato en Turingio kiu akceptis la ideon de porinfana universitato kaj ofertis jam en la sama jaro ok aranĝojn! Ekde 2005 kunlaboras tiuprojekte la Universitato de Erfurto kaj la Helios-kliniko.

Infanoj aĝaj inter 6-12 jaroj povas informiĝi pri medicinaj, socialaj, natursciencaj kaj teknikaj temokompleksoj dum specialaj prelegoj. La starigitajn demandojn respondas kun ĝojo kaj delikatsenta kompreniĝemo la docentoj. En 2007 oni gastigis pli ol 2.000 infanoj en 30 aranĝoj.

Longa nokto de la sciencoj redakti

Kun la kliniko, la universitato kaj la kulturdirekcio de la urbo oni organizis en aprilo 2007 unuafoje la t.n. nokton de la sciencoj. Per tiu nova oferto oni volas prezenti sciencon traviveblan por kaj tuŝeblan de ĉiuj. Ĝi okazas ĉiun duan jaron denove.

Eksteraj ligiloj redakti