Falarido (tirano)

antikva reganto de Akragas (la nuna Agrigento) en Sicilio

Falarido (greke: Φάλαρις, latine: Phalaris; filo de Leodamas el Rodoso) estis inter ĉ. 570 kaj 555 tirano de la greka kolnio Agriĝento sur Sicilio.

Falarido igis la artiston Perilles meti en bronzan virbovon; kuprogravuraĵo de Pierre Woeiriot, 16-a jarcento

Vivo redakti

Asertas Aristotelo ke Falarido ricevis la rangon de armekomandanto (strategos autokrator), dume Polieno raportas ke li unue devis konstrui la templon de Zeus Polieus. Laŭdire uzis li tiun respondecon por fari puĉon kun dungosoldatoj kaj armitaj kaptitoj. Dumfeste la puĉantoj, neatendite por la homoj, havigis al si la potencon. Sekve Falarido sukcese faris ekspediciojn kontraŭ la Sikanoj. Lian regadon finis post 16 jaroj komploto.

Pli malfrue oni prezentis lin kiel modelon de kruela tirano. Antaŭ ĉio konatas la historio pri bronza taŭro kiun faris la artisto Perilaos[1] por la suvereno por mallonge rosti malamikojn kaj suspektajn fremdulojn. Iliaj krioj similis al la muĝado taŭra. La unua viktimo estis la artisto mem. La aŭtentikecon de la taŭro atestas Diodoro. Li diris ke prefekto Himilkono sendis ĝin disde Agriĝento al Kartago kion riparis 260 jarojn pli malfrue Scipiono Afrika la Juna redonante ĝin al la sicilianoj. Lukiano faris pri la taŭro du ironiajn paroladojn kie aperis senditoj de la tirano en Delfo kiu ofertas la taŭron al la dioj kaj prezentas la tiranon kiel justulon. La sacerdotoj delfaj sekve deklaris la ofertitaĵon plaĉa al la dioj.

Eĉ la morto de Falarido ĝuis legendan kadron. Tion parabole sciigas Pitagoro. Ĉar la filozofo iam prelegis antaŭ la tirano kaj la subuloj pri la neneceso timi la tiranojn. Ĉar ankaŭ la kolomboj povus forpeli akcipitrojn en kazo de koalicio. Sekve ekardis unu el la aŭskultintoj kaj prenis ŝtonojn; aliaj samcivitanoj faris la samon kaj Falarido estis mortigita ŝtonumade.

Laŭ alia versio li post abdiko sole aŭ kun la patrino estis murdita kaj poste ĵetita maren. Ĉu tiaĵoj elpensiĝis nur postmorte por malgrandigi lian renomon ne estas klare. Sed en ĉiuj versioj oni sentas malŝatiĝon fare de la subuloj.

Fontoj redakti

  • Aristotelo, Politiko 5,10, 1310b 28; Retoriko 2,20,1393b 5-8
  • Polyainos, Strategemata 5,1,1
  • Diodoro 9,30
  • Pindaro, Pythien 1,95
  • Cicerono, De re publica 1,28,44; De officiis 2,26; Epistulae ad Atticum 7,12,2; 7,20,2; Actio in C. Verrem secunda 4,33,73
  • Lukiano, Phalaris
  • Ovidio, Tristia 3,11,40–54 (pri la enmanigo de la toro al la tirano)

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Lukiano, Phalaris I 11